Ĝarĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝarĝa
urboarkeologia loko • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 102 597  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 20′ N, 31° 54′ O (mapo)26.33833333333331.891666666667 [+]
Alto 70 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ĝarĝa (Egiptio)
Ĝarĝa (Egiptio)
DEC
Ĝarĝa
Ĝarĝa
Situo de Ĝarĝa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Girga [+]
vdr

Ĝarĝa, laŭ egipta arabe جرجا, laŭ kopte ⲑⲁⲣϫⲉ estas urbego en Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Ĝi estas la metropolitena sidejo de la Kopta Ortodoksa Eklezio kaj estas la plej malnova kontinue loĝata urbo en Afriko.

Lernejo en Ĝarĝa

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Ĝarĝa loĝis 162 165 homoj en 2021.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝarĝa troviĝas laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 70 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas 32, Kenao 86, Luksoro 104, Hurghada 216, Asuano 270, Suezo 409, ĉefurbo Kairo 417 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝarĝa eble estis loko de la pratempa urbo Thinis, la unua ĉefurbo de la unuigita Egiptujo. Ĝarĝa estis ankaŭ ĉefurbo de Supra Egiptio dum la otomana regado, poste dum brita rego provinca sidejo ĝis 1960. Interrompe en mezo de la 18-a jarcento ĥolerepidemio okazis, multaj mortis aŭ rifuĝis. Poste unue oni fondis religian lernejon, kiu allogis la alvenintojn. Dum la milito kontraŭ la francoj Ĝarĝa estis franca bazo por la soldatoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio de Ĝarĝa konsistas el produktado de sukeroj kaj ceramikaĵoj.

Butikoj en Ĝarĝa

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝarĝa situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm, ĝenerale decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝarĝa havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Ĝarĝa
Palaco
Palaco
Moskeo
Maŭzoleo