Ŝablono-Diskuto:COI

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu kaj Moldur: Karaj, mi ĵus faris novan astrofizikan artikoleton pri Suna partikla okazaĵo, kaj tie en referenco uzis la ŝablonon {{COI}}. Tamen en la referenco tie la ŝablono tute fiaskas. Vidu tie. Eble la problemo simple estas ke pli multaj ligiloj de dx.doi.org nun antaŭvidas komencan https anstataŭ pli malnova http - sed kio mirigas min, estas ke la ekzemploj en la dokumentado ĉiuj bone aspektas kaj ŝajnas bone funkcii. Ĉu iu el vi havas ideon, kio ĉi tie ĝenas la funkcion. Mi preskaŭ certas ke nur estas iu sablero ie enirinta en la mekanismon, kaj necesos trovi kaj forigi tiun sableron... ThomasPusch (diskuto) 13:09, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi bedaŭras, mi scias tute nenion pri COI aŭ pri tiu ŝablono. - Amike, Moldur (diskuto) 19:22, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi iomete provis, sed trovis tute neniun indikon pri kio misas aŭ kion eblus fari. - Kun bedaŭro, Moldur (diskuto) 19:35, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Jen io: En "<ref>[https://agupubs....", vi havas malferman ortan krampon "[" tuj antaŭ "https". Tiu malferma havas neniun ferman krampon. Fermu ĝin antaŭ {{COI}} - jen via sablero! - Amike, Moldur (diskuto) 20:35, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Rigardu en mian provejon: Uzanto:Moldur/provejo/COI...

@Moldur: Kompreneble. Do mi tute malprave akuzis la ŝablonon pri misfunkcio. Dankegon al vi por trovi la - fakte simplan - eraron, sed tiaj eraroj plej ofte estas simplaj (tial mi supre komparis ilin al sablero) kaj oni simple ne trovas ilin. Kaj pardonpeton al la ŝablono, pri kiu mi malĝuste misfidis. ThomasPusch (diskuto) 14:38, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]