6-a SAT-Kongreso 1926

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6-a SAT-Kongreso 1926
Loko Sankt-Peterburgo
Ekde 6-a de aŭgusto 1926
Ĝis 10-a de aŭgusto 1926
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Kelkaj el la partoprenantoj en la leningrada SAT-Kongreso, 1926. La tria sidanto de maldekstre estas Flejs. En la unua vico de starantoj videblas de maldekstre dekstren: Nekrasov (tria laŭvice), Revo, Jan Klys, Drezen, Ida Lisiĉnik, kaj la fratino de Podkaminer
Kongresa karto kun poŝtmarko

La 6-a kongreso de SAT okazis en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo) inter la 6-a kaj la 10-a de aŭgusto 1926, sub la honorprezidenteco de Lunaĉarskij. Partoprenis 400 homoj el 14 landoj, sed ĉeestis neniu direkciano de SAT el Parizo. La sekretario de la organiz-komitato estis Simeono Podkaminer

Raportoj pri Esperanto en lernejoj kaj lab. grupoj, Esperanto kaj radio, internacia lab. korespondado k.a. Rekomendo starigi lokajn SAT-grupojn. Tezoj pri rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Sovetia poŝto eldonis SAT-poŝtmarkon.

Por la kongreso estis eldonitaj diversaj libroj, ekzemple Mallonga skizo de ekzisto kaj agado de Unuiĝo de Sovetiaj kaj Komercaj Oficistoj en USSR.