Saltu al enhavo

Adolfo Suárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfo Suárez
Persona informo
Adolfo Suárez
Naskonomo Adolfo Suárez González
Naskiĝo 25-an de septembro 1932 (1932-09-25)
en Cebreros, Provinco Avilo
Morto 23-an de marto 2014 (2014-03-23) (81-jaraĝa)
en Madrido, Madrida Regiono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Alzheimer-malsano kaj kronika obstrukca pneŭmonopatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Avilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Etno Mediteranea raso vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Salamanko
Komplutensa Universitato de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Centro Democrático y Social (1982–1991)
Unión de Centro Democrático (1976–1982)
FET y de las JONS (1958–1977) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Adolfo Suárez
Familio
Patro Hipólito Suárez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Herminia González (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Amparo Illana (en) Traduki (1961–2001) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Adolfo Suárez Illana (en) Traduki, Laura Suárez Illana (en) Traduki, María Amparo Suárez Illana (en) Traduki, Sonsoles Suárez (en) Traduki, Francisco Javier Suárez Illana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Alejandra Romero Suárez (en) Traduki (filino de filino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj diplomatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolfo SUÁREZ González (naskiĝis 25-a de septembro, 1932, en Cebreros, provinco Avilo, mortis la 23-an de marto 2014 en Madrido) estis hispana politikisto.

Adolfo Suárez

Li komencis sian politikan karieron dum la reĝimo de Francisco Franco, kiel lojala frankisto, kaj li atingis la postenon de ministro-ĝenerala sekretario de la Movimiento Nacional, la partio formita el la Hispana Falango. Li ankaŭ estis direktoro de la ŝtata televido.

Por ĝenerala surprizo, li estis elektita de la reĝo Johano Karlo la 1-a kiel ĉefministro en julio 1976, kaj baldaŭ pruvis sian lertecon per la eko de reformoj kiuj kondukis al la starigo de demokratio en la lando. La procezo estis sufiĉe riska, pro la opono de la tradiciistoj (inter kiuj ĉefe la militistoj, multaj el kiuj estis partoprenintaj la civilan militon), kaj pro la premo de la opoziciaj fortoj, kiuj deziris pli rapidan kaj profundan reformon, kun rompo de la tradicio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hispana transiro.

Li formis moderan partion (UCD, Unuiĝo de la Demokrata Centro), kun junaj teknokratoj de la malnova reĝimo kaj moderaj opoziciuloj, kiu venkis la unuajn postmilitajn balotojn, la 15-an de junio 1977, kaj li fariĝis la unua demokratie elektita ĉefministro post la Dua Hispana Respubliko.

La nova Parlamento redaktis novan demokratan konstitucion. Novaj balotoj okazis en 1979, kaj Suárez venkis denove.

Tamen, la malforteco de la partio kondukis lin al la demisio komence de 1981. Dum la parlamenta elekto de lia posteulo Leopoldo Calvo-Sotelo, okazis intento de puĉo, kun invado de la Parlamento. Dum la invado Suárez montris evidentan kuraĝon.

Li forlasis la partion, kaj ankoraŭ klopodis por la novaj elektoj en 1982, sed li fiaskis. Post diversaj balotaj partoprenoj, li definitive forlasis aktivan politikon en 1991.

La reĝo nomumis lin Duko de Avilo.

Citaĵo
 Mi dankos ke vi ĉiam serĉu tiujn aĵojn, kiuj kunigas vin kaj vi trankvile kaj kun justeca spirito parolu pri tiuj aĵoj, kiuj malkunligas vin. 
— Adolfo Suárez

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]