Saltu al enhavo

Amand von Schweiger-Lerchenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amand von Schweiger-Lerchenfeld
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1846 (1846-05-17)
en Vieno
Morto 24-an de aŭgusto 1910 (1910-08-24) (64-jaraĝa)
en Vieno
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Tereza milita akademio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amand von SCHWEIGER-LERCHENFELD ) naskiĝinta la 17-an de majo 1846 en Vieno, mortinta la 24-an de aŭgusto 1910 samloke) estis aŭstra vojaĝverkisto kaj oficiro.

Vivo kaj agado verkista[redakti | redakti fonton]

Turka karavano en Tesalio, el libro de Schweiger-Lerchenfeld, 1887

Schweiger-Lerchenfeld iĝis oficiro kaj partoprenis en 1866 la kampanjon en Italujo. En 1871 li retiriĝis el la armea servo kaj ekvojaĝis multe, ofte en la Proksiman Orienton; la travivaĵojn tieajn li popularstile rakontis en tre multaj verkoj.

Krom kelkaj gvidlibroj (»Italienische Alpenseen«, Vieno 1888; »Griechenland«, Würzburg 1890; »Dalmatien«, 6-a eldono Vieno 1905) menciindas i.a. la jeno: »Unter dem Halbmond, ein Bild des ottomanischen Reiches und seiner Völker« (Jena 1876); »Armenien« (Jena 1878); »Bosnien, das Land und seine Bewohner« (2-a eldono Vieno 1879); »Zwischen Pontus und Adria« (Vieno 1879); »Serail und Hohe Pforte« (anonym, Vieno 1879); »Arabische Landschaften« (Vieno 1879); »Der Orient« (Vieno 1881); »Griechenland in Wort und Bild« (Leipzig 1882); »Die Adria« (Vieno 1882); »Abbazia. Idylle von der Adria« (Vieno 1883); »Von Ozean zu Ozean- (Vieno 1884);. Afrika, der dunkle Erdteil« (Vieno 1885); »Zwischen Donau und Kaukasus« (Vieno 1886); »Das Mittelmeer« (Freiburg 1888); »Unterwegs. Schilderungen und Naturansichten« (Vieno 1891–95, 10 partoj); »Alpenglühen, Naturansichten und Wanderungen« (Stuttgart 1892); »Die Donau« (Vieno 1895).

Nek mankis kulturhistoriaĵoj bele ilustritaj, jen: »Das Frauenleben der Erde« (Vieno 1880); »Das eiserne Jahrhundert« (Vieno 1883); »Im Kreislauf der Zeit, Beiträge zur Ästhetik der Jahreszeiten« (Vieno 1885); »Das neue Buch der Natur« (Vieno 1891–92, 2 Bde.); »Vom rollenden Flügelrad. Darstellung der Technik des heutigen Eisenbahnwesens« (Vieno 1894); »Das Buch der Experimente« (Vieno 1896); »Im Reiche der Kyklopen. Darstellung der Stahl- und Eisentechnik« (Vieno 1898–1900); »Frauenreiz« (Vieno 1900); »Das neue Buch von der Wellpost« (Vieno 1901); »Die Frauen des Orients« (Vieno 1903); »Kulturgeschichte. Werden und Vergehen im Völkerleben« (Vieno 1906, 2 volumoj) kaj »Atlas der Himmelskunde« (Vieno 1897). Ekde 1889 li respondecis pri la eldono de la gazeto »Der Stein der Weisen« (Vieno).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 171-172 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]