Antal Endre Fekete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Endre Fekete
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1932 (1932-12-08)
en Budapeŝto
Morto 14-an de oktobro 2020 (2020-10-14) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • ekonomikisto
TTT
Retejo http://www.professorfekete.com/
vdr

Antal Endre Fekete, /ˈɒntɒl ˈɛndrɛ ˈfɛkɛtɛ/ laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Antal Endre estis hungardevena kanada matematikisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto. Li apartenas al la aŭstra ekonomia skolo.

Antal Endre Fekete[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Endre Fekete akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. Depost falo de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Kanado, kie li ekinstruis en en:Memorial University of Newfoundland en 1958. Li emeritiĝis samloke en 1993 jam kiel profesoro. Dum ĉi tiu periodo li ankaŭ prelegis kiel gasto en pluraj konataj eksterlandaj universitatoj, krome inter 1990-1995 li estis kongresa konsilisto. Ekde 2005 li estas profesoro en instituto de Missoula.

Profesoro Fekete estas aŭtoro de libro Reala Lineara Algebro kaj pluraj artikoloj pri matematiko. Li elpensis senfine multajn ciferojn plej ekonomie.

Kiel ekonomisto, Fekete estis memlernanto. En 1996 lia eseo "Whither Gold?" gajnis en konkurso. Li faris ankaŭ esploradojn kaj prelegis pri ekonomiaj temoj. Li strebis por restari la orojn, kiel valuton.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Real Linear Algebra (1985)
  • Critique of Mainstream Austrian Economics (kunverkisto, 2019)
  • Credit And The Two Sources From Which It Springs (kunverkisto, 2019)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]