Anton Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
busto de Anton Müllers ĉe la Insbruka Okcidenta Tombejo

Anton MÜLLER, pli konata sub la pseŭdonimo Bruder Willram (naskiĝinta la 10-an de marto 1870 en Bruneck, mortinta la 16-an de februaro 1939 en Insbruko) estis aŭstra verkisto kaj romkatolika pastro. Li ĉefe verkis patrujajn poemojn kaj edifajn katolikaĵojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ĉarpentisto li frekventis en Brixen la gimnazion Vinzentinum; post trapasto de la abiturienta ekzameno li samurbe eniris la porpastran seminarion. Ĉar jam tiam evidentis lia poeta talento li aniĝis al la poeta rondo Netheborn kies anoj donis al si kromnomoj. Tiel estiĝis la nomo Bruder Willram. Li ricevis la sacerdotan ordinacion en la katedralo de Brixen en 1892; sekvis kapelanaj jaroj en Nikolsdorf, kie li publikigis sian unuan poezikolekton Kiesel und Krystall. La jarojn 1899 ĝis 1901 pasigis li en Romo altlerneje por plukleriĝi je arĥeologio kaj arthistorio. Poste li venis Insbrukon kie li denove laboris helppastrece ĝis ekdeĵoro kiel instruisto pri religio ĉe la Porinstruista seminario insbruka; samfunkcie li restis ĝis retiriĝo en la 1933-a jaro.

Krom la instruado gravis por li fari popularajn paroladojn, predikadi kaj verkadi: liaj militglorigantaj skribaĵoj el la Unua mondmilito ja frapis multajn esploristojn kaj eĉ jam samtempulojn. En la periodaĵo "Die Fackel" en 1920, Karl Kraus taksis la produktojn de Müller sangosoiofanta spirita elpensitaĵaro de abomena pormilita lirikisto.[1] Postmilite Müller fondis la societon Bruder-Willram-Bund kiu engaĝiĝis por malriĉaj junuloj.

Multaj liaj publikigitaj aferoj ricevis premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wanderweisen und Heimatlieder, 1897
  • In wachen Träumen, 1901
  • Blütenstaub und Blättergold, 1903
  • Heliotrop, 1905
  • Grünes Laub und weißer Flieder, 1906
  • Aus goldenen Tagen, 1910
  • Bilder auf Goldgrund, 1912
  • Das blutige Jahr, 1915
  • Der lange Kampf, 1917
  • Aus Herz und Heimat, 1918
  • Unter morgenländischem Himmel, 1923

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • G. Weiß: "Müller, Anton". - Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 6, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1975, ISBN 3-7001-0128-7, p. 409
  • Josef Weingartner k. a.: Originale im Priesterrock. Erinnerungen. Tyrolia-Verlag, Innsbruck k. a. 1962 (=Tyrolia-Geschenktaschenbücher, 24), p. 30–79.
  • Martin Kolozs: Zur höheren Ehre – Die Tiroler Priesterdichter Reimmichl, Bruder Willram, Josef Weingartner und Reinhold Stecher. Biographien, Universitätsverlag Wagner, Innsbruck 2017.
  • Hannes Mittermaier: "Bruder Willram zwischen Volksverhetzung, Kriegstheologie und spätem Reuebekenntnis. Literatur als Kriegsdienst – Sünde oder Seelenheil?" Ĉe: Der Schlern, 5/2019, p. 16–33

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Blut muss fließen. Das Museum Absam auf der Blut- und Tintenspur des Kriegshetzers Bruder Willram." Arkivigite je 2018-07-13 per la retarkivo Wayback Machine - Ĉe: Tiroler Tageszeitung, 5.1.2016