Arthur Rose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Rose
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1891 (1891-07-08)
en Neudietendorf
Morto 23-an de januaro 1974 (1974-01-23) (82-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo grafikisto • pentristo
vdr
Arthur Rose en la aĝo de ĉ. 40 jaroj
loĝdomo en Neudietendorf, Kirchstraße 7

Arthur ROSE (naskiĝinta la 8-an de julio 1891 en Neudietendorf, mortinta la 23-an de januaro 1974 en Erfurto) estis germana pentristo kaj grafikisto, konate kiel bildkronikisto de la malnova Turingio.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante filo de vagonara ĉefo de la Prusia Ŝtata Fervojo (kies familio originis el Apfelstädt, kun radikoj irantaj malantaŭen ĝis 1430), li ofte transloĝiĝis: tiel li venis tra Suhl al Bad Rodach kie li frekventis la elementan lernejon ĝis 1905. Paralele li trejniĝis pentrade. Poste li estis ĝis 1909 disĉiplo en la Ateliero pri teatra pentrado kaj scenejaranĝado de Fritz Lütkemeyer en Coburg kaj ĝuis edukadon ĉe la Metiista faklernejo. En 1910 li malsaniĝis je poliomjelito, kio enlitigis lin dum monatoj. Ne antaŭ 1912 eblis denove propra paŝado eksterdoma; dum la tuta vivo li restis handikapita.

Inter 1911 kaj 1917 li loĝis en Arnstadt poste en Erfurto, kie lin edizigis Olga Oxfort en 1918 en la Franciskana preĝejo. La paro samjare transloĝiĝis al Neudietendorf, kie naskiĝis en 1919 la filino Rosemarie kaj en 1930 Hannelore. Subtegmente Rose aranĝis propran domatelieron.

Inter 1922 kaj 1924 li frekventis la Artan altlernejon en Vajmaro kie lin instruis ankaŭ la pejzaĝisto Walther Klemm. Malgraŭ ĉiuj korpaj nesufiĉoj, Rose aktivis pentriste/desegniste/fotiste ĝis olduleco. Lia tombo troviĝas sur la historia tombejo de Neudietendorf.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Rose elfaris akvarelojn, desegnaĵojn, akvafortojn kaj grafikaĵojn (ekslibrisoj, etikedoj por entreprenoj, provizoraj monbiletoj), bildkartojn, ilustraĵojn por libroj kaj kalendaroj. Liaj motivoj estis historiaj ejoj, sed ankaŭ trankvilaj anguloj en urbocentroj, vilaĝoj kaj pejzaĝoj de Meza Turingio. Li detalege porĉiamigis bilde multajn domojn kiuj detruiĝis aŭ dum la Dua mondmilito aŭ postmilte laŭ ordono de kulturmalamantaj komunistoj (ekz. la Kastelo Günthersleben, la Kavalirbieno je (nesse-Apfelstädt|Ingersleben]]).

En Gotao kaj en Frankonio okazis jam en 1912 ekspozicioj de la juna artistoj. Oni eksponadis liajn aĵojn poste ankaŭ en Arnstadt, Vajmaro, Gotao, Erfurto kaj Weißensee. Liaj verkoj troviĝas en muzeoj, galerioj, privataj domoj de eminentuloj, administradejoj aŭ kuracistaj kabinetoj. Ĝs hodiaŭ oni taksas lin regiona pentristo kaj pentristo de Tri Gleichen. Inter 1972 kaj 1973 li estis honorita per speciala okazigo Arthur Rose – Der Maler des alten Arnstadt. Sed ankaŭ postmorte estis inter 1991 kaj 2010 pluraj ekspozicioj en Neudietendorf, Ingersleben, Arnstadt kaj Hohenfelden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Benneckenstein: Arthur Rose – Thüringer Maler und Chronist. Eldonis Schloßmuseum Arnstadt. Arnstadt 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]