Balázs Vincze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Vincze
Balázs Vincze
Balázs Vincze
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1976 (1976-05-26) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • instruisto
vdr

Balázs Vincze [balAĵ vince], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Vincze Balázs Attila estas hungara baletisto, koreografo, altlerneja instruisto.

Balázs Vincze en 2008

Balázs Vincze[1] naskiĝis la 26-an de majo 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Vincze akiris diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1995. Li komencis sian dancistan karieron en Operetoteatro (Budapeŝto) sed post jaro li studvojaĝis helpe de stipendio al Dortmundo. Hejmenveninta li estis membro en baleta trupo de Iván Markó 4 jarojn, poste en baleta branĉo de Nacia Teatro (Pécs). Li akiris ankaŭ aktoran licencon en 2004, poste li havis ankaŭ prozajn taskojn en la teatrejo. En 2005 li akiris bakalaŭron en la altlernejo, poste li estis gvidanto de la baleta branĉo, en la sama jaro li translokiĝis al proksima vilaĝo Nyugotszenterzsébet, kie li iĝis vilaĝestro ekde 2010. Tiutempe li akiris baletpedagogian diplomon (MA) en la menciita altlernejo, inter 2008-2012 li instruis en arta mezlernejo en Pécs. Ekde 2020 li instruis en la altlernejo (intertempe levita universitato), samtempe li estis arta gvidanto de la Operetoteatro. Li ricevis premiojn inter 2007-2021. Lia edzino naskis 3 gefilojn, krome li havas filinon de la pli frua vivpartnero.

Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ferenc Lehár: A mosoly országa (opereto)
  • Romeo kaj Julieta (baleto)
  • A fából faragott királyfi
  • A csodálatos mandarin
  • Sonĝoaŭto (muzika adapto)
  • Faŭsto (baleto)
  • La eta princo
  • Carmen (baleto)
  • Nuksrompilo (baleto)
  • Giselle

Lia partopreno en filmo[redakti | redakti fonton]

  • József és testvérei (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]