Saltu al enhavo

Bornberg (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bornberg
monto
Alteco 520 m
Situo distrikto Kusel, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Nordpalatinata montolando
Geografia situo 49° 33′ N, 7° 32′ O (mapo)49.5583333333337.53Koordinatoj: 49° 33′ N, 7° 32′ O (mapo) f4
Bornberg (Rejnland-Palatinato)
Bornberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Situo de Bornberg
Map
Bornberg
vdr

Bornberg estas la nomo de 520 m alta monto en la distrikto Kusel. Ĝi apartenass al la Nordpalatinata montolando. Al la monto Bornberg apartenas la du pintoj „Kiefernkopf“ kaj „Trautmannsberg“. En la nordokcidento sekvas la monto Herrmannsberg. En la oriento fluas la rojo Talbach, en la sudoriento la Jettenbach kaj en okcidento la rojo Reichenbach. Ĉirkaŭantaj vilaĝoj estas Oberweiler im Tal, Eßweiler, Jettenbach kaj Bosenbach. Sur la Bornberg situas la bieno „Schneeweiderhof“, komunumparto de Eßweiler.

iama ŝtonrompejo sur la Bornberg

Ekde la jaro 1840 pluraj ŝtonrompejoj komenciĝis. Ili estis ekde 1914 en posedo de la Basalt AG, Linz am Rhein kaj funkciis ĝis 1970. Firme ligita al la ŝtonrompejoj estas la komunumparto Schneeweiderhof, kie vivis multajn ŝtonrompekaj laboristo. 1924 estis konstruita en Schneeweiderhof la laborista setlejo „Kolonie“.

Ekde 1988 la iama ŝtonrompejo servas kiel rubdeponejo de la distrikto Kusel. Tie ankaŭ troviĝas ekde 2005 la veterstacio „Eßweiler“.

Sur la monto staras la 151 m alta telekomunika turo Bornberg de Deutsche Telekom.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]