Brice Hortefeux
Brice HORTEFEUX | |||||
---|---|---|---|---|---|
Brice Hortefeux
| |||||
Persona informo | |||||
Brice Hortefeux | |||||
Naskiĝo | 11-a de majo 1958 en Neuilly-sur-Seine | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Université Paris-Nanterre Universitato de Parizo Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Institut national des études territoriales (en) vd | ||||
Partio | Rassemblement Pour la République Unuiĝo por Popola Movado vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Valérie Hortefeux (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Brice HORTEFEUX (Esperantigite Briso Ortefe) (naskiĝis la 11-an de majo 1958 en Neuilly-sur-Seine) estas franca politikisto. La 8-a de junio 2007 li fariĝis en la ministraro dua de François Fillon la "ministro pri enmigrado, integrigo, nacia identeco kaj kunevoluigo", tio estas tute nova posteno.
Li estas la filo de bankisto el Neuilly-sur-Seine kaj de instruistino pri historio kaj geografio, kiu interalie kreis la centron Retravailler en Clermont-Ferrand. Li obtenis universitatan licencion pri privata juro en 1982, kaj magisterdiplomon pri publika juro en 1984. Li sekve eniris la Instituton pri Politikaj Studoj de Parizo, el kiu li rapide eliris sen diplomo por fariĝi teritoria administristo.
Brice Hortefeux estas tre kara amiko de la prezidento Nicolas Sarkozy depost 1976. Li estas ofte rigardita kiel la ĉefhelpanto de la prezidento : li estis cetere unu el la atestantoj okaze de la unua edziĝo de Sarkozy, kaj baptopatro de unu el liaj filoj.
|
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1958
- Naskiĝintoj la 11-an de majo
- Francaj politikistoj
- Ministroj pri internaj aferoj de Francio
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 1999-2004
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 2009-2014
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 2014-2019