Saltu al enhavo

Anders Celsius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Celsio)
Anders Celsius
Persona informo
Anders Celsius
Naskiĝo 27-an de novembro 1701 (1701-11-27)
en Upsalo
Morto 25-an de aprilo 1744 (1744-04-25) (42-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Old Uppsala Church (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinasveda vd
Loĝloko Svedio vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Upsalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Anders Celsius
Familio
Patro Nils Celsius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo astronomo
inventisto
kemiisto
universitata instruisto
fizikisto
matematikisto
meteologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Jacques Cassini vd
Verkado
Verkoj celsia grado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anders CELSIUS (esperante "Celsio"; naskiĝis la 27-an de novembro 1701 en Upsalo, mortis la 25-an de aprilo 1744 en Upsalo) estis sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Celsius studis en Uppsala, fariĝis profesoro en 1730 kaj fondis en 1741 la unuan svedan observatorion. Li priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo, observis la lunojn de la Saturno kaj determinis la helecon de steloj.

Lia plej fama merito estis la propono el la jaro 1742, mezuri temperaturojn laŭ la diferenco inter la ekbolo kaj la ekdegelo de la akvo. Li formis sian celsian skalon tiamaniere, ke li je 0 gradoj fiksis la ekbolon kaj je 100 gradoj la ekdegelon. Carl von Linné poste inversigis tiun ĉi skalon, difinante la degelopunkton je 0 gradoj kaj la bolopunkton je 100 gradoj. En tiu formo la skalo estas ankoraŭ uzata, kiel sola normigita alternativo al la kelvina skalo de Lordo Kelvino, kiu uzas la saman relativan unuon, sed havas nulejon ĉe −273,15 °C (la plejeble malalta temperaturo, la absoluta nulpunkto, kie molekula moviĝo ĉesas).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]