Saltu al enhavo

Damo Eleanor Talbot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damo Eleanor Talbot
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1435 (1435-11-30)
Morto 30-an de junio 1468 (1468-06-30) (32-jaraĝa)
en Norwich
Tombo Norwich Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro John Talbot Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Margaret Talbot, Countess of Shrewsbury (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Eduardo la 4-a de Anglio (1461 (Gregoria)–)
Thomas Botiler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Eduardo la 4-a de Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Eleanor TALBOT (m. la 30-an de junio 1468) estis amorantino de Eduardo la 4-a (Anglio).

Ŝi estis filino de John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury). Ĉirkaŭ 1450 ŝi edziĝis al Kavaliro Thomas Butler, filo de Ralph Butler (Lordo Sudeley). Ŝia edzo mortis antaŭ marto 1461 kaj, senpermese de la reĝo, ŝia bopatro reprenis unu el la du bienoj kiun li donis al ŝi kiam ŝi edziĝis. Eduardo la 4-a forprenis ambaŭ bienojn. Kiam Eleanor petis ilian redonon, onidire Eduardo klopodis delogi ŝin: kiam ŝi rifuzis, li promesis edziĝi al ŝi.

La 1-an de majo 1464 Eduardo sekrete edziĝis al Elizabeth Woodville. Poste asertiĝis ke la edziĝo okazis sen antaŭa anonco ĉar Eduardo timis ke Eleanor Talbot dirus ke estis antaŭa edziĝkontrakto - tio kio nuligus la edziĝon de Eduardo kaj Elizabeth Woodville pro bigamio.

Eleanor mortis en monaĥinejo la 30-an de junio 1468 kaj entombiĝis en Norwich.

Plurajn semajnojn post la morto de Eduardo (9-a de aprilo 1483) pastro atestis antaŭ la estonta Rikardo la 3-a (Anglio) ke li estris riton per kiu Eduardo kaj Eleanor Talbot eniris edziĝkontrakton. Rikardo persvadis la anglan parlamenton leĝdoni statuton (Titulus Regius) kiu detronigis Eduardon la 5-a, filon de Elizabeth Woodville kaj Eduardo la 4-a, kiel nelegitimulo, kaj igis Rikardon mem reĝo. Laŭ la franca historiisto Philippe de Commines, la pastro estis Robert Stillington, episkopo de Bath kaj Wells. Kiam Henriko la 7-a (Anglio) gajnis la anglan tronon, li ordonis la detruon de ĉiuj kopioj de Titulus Regius.