Saltu al enhavo

David Kelso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
David Kelso
Persona informo
Naskiĝo 1944/1945
Morto vidu tekste
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo profesoro
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

David Kelso (naskiĝis en 1945) estis skota esperantisto. Li estis prezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando kaj 'Director of Development' [Direktoro de Evoluigo] de Esperanto-Asocio de Britio, kaj Ĉefinspektoro pri Postlerneja Eduko en Skotlando. Li travintris en suda regiono de Italio, revenante printempe al Skotlando.

Li malaperis la 15-an de novembro 2010, kiam li iris promenadi en montaro de San Pantaleo, Kalabrio, Italio.[1] Jura kortumo en Skotlando deklaris lin mortinta en 2013.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]