Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato
Directive (EU) 2019/790 of the European Parliament and of the Council of 17 April 2019 on copyright and related rights in the Digital Single Market and amending Directives 96/9/EC and 2001/29/EC (Text with EEA relevance)
direktivoamendo • copyright act
Komenco 14-a de septembro 2016 vd
vdr

La Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato 2016/0280 (COD), ankaŭ konata kiel la EU-Direktivo pri Kopirajto, estas proponita direktivo de la Eŭropa Unio (EU) celanta certigi "bone funkcian merkaton por la ekspluatado de verkoj kaj alia tema materio ... konsiderante precipe ciferecajn kaj translimajn uzojn de protektita enhavo". Ĝi etendas la ekzistantan leĝan rajton pri aŭtoraj rajtoj en Eŭropa Unio kaj estas ero de la projekto pri Unuiĝinta Cifereca Merkato de EU.

la artikolo "Esperanto" cenzure nigrigita en la germanlingva Vikipedio la 21-an de marto 2019

Unue enkondukita de la Eŭropa Parlamento pri Juraj Aferoj la 20-an de junio 2018, reviziita propono estis aprobita de la Eŭropa Parlamento la 12-an de septembro 2018. Fina versio rezultanta el intertraktadoj estis prezentita al la Eŭropa Parlamento la 13-an de februaro 2019. Se aprobite en la parlamento inter la 25-a kaj 28-a de marto 2019, ĉiuj membroŝtatoj de la EU tiam devus krei leĝojn en 24 monatoj por subteni la direktivon.

La 21-an de marto 2019, la germana, dana, ĉeĥa kaj slovaka Vikipedioj malŝaltis sin por unu tago kiel protesto kontraŭ la direktivo.