Diskuto:Agrikulturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kio estas "fruaj farmantoj kulturoj" ? Mi ne komprenas. Kaj eĉ malpli la nomo de artikolo pri keramikobando !

agri- aŭ agro-[redakti fonton]

Mi rekomendas preferan uzon de agrokulturo; la ŝango estas minimuma, do la vorto permesas internacian komprenon, sed agrokulturo konvenas pli bone al Esperanto (Montanesko) 2004


Laŭ mi

  • agro+kultivado=agrokulturo
  • agrokultoro+bestobredado kaj aliaj = agrikulturo

Dankon, ke vi malkovris vian interpretadon, kiu tamen surprizis min, ĉar:

Ĝuste tio estas kontraŭ la funkci-principoj de Esperanto, kie vorto ne ŝangas sian signifon per ŝanĝo de vortkategoria markilo ( kiel o,a,i,e ). Tio estis unu el la bazaj ideoj de Zamenhof dum li ellaboris la lingvon. Montanesko 2004


Kial ne Terkulturo? Roberto 2004

Baze, elekto de artikola titolo inter pluraj teorie same eblaj vortoj funkcias per plej konvinkaj eksteraj referencoj el la esperantlingvaj vortaroj kaj esperanta literaturo kaj gazetaro. Ĉi tie, PIV kaj ankaŭ ReVo elektas la formon agrikulturo, indikante ke jam Zamenhofo en sia verkaro uzis la vorton. Koresponde eblus citi pli malpli ĉiujn unu-, du- kaj plurlingvajn vortarojn presite publikigitajn kiuj ĉiuj havos tiun formon.
Kvankam ne indikiĝas ekzakta referenco al la verkaro de Zamenhofo, la paĝo de REVO konvinke citas ankoraŭ kvar eksterajn referencojn el la esperanta gazetaro:
  1. Irlando: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
  2. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11
  3. Mu Binghua: Lakto ne ŝatata, Monato, 2000/12, p. 11
  4. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato 2004.
Kompreneble ankaŭ eblus trovi pli lastatempajn gazetajn menciojb, sed tiuj eksteraj referencoj sume laŭ mi jam sufiĉas por indiki ke agrikulturo estas la praktike plej uzata formo. ThomasPusch (diskuto) 12:22, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Teknika noto: La teksto ekde la 10-a de marto 2024 oficiale estas en la kategorio de legindaj artikoloj. --ThomasPusch (diskuto) 12:22, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]