Diskuto:Eŭropaj balotoj de 2009

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion signifas "Frekvenco estis ĉ. 43%." ???--PaulP@diskkont 20:43, 7. Jun 2009 (UTC)

Kiel estus korekte - ĉu "Frekvenco egalis cĉ 43%"? --Fiskot (diskuto) 21:02, 7. Jun 2009 (UTC)
Mi ne komprenas la vorton "frekvenco". "Frekvenco" estas io esprimita en hercoj, la nombro de periodoj en unu sekundo. Verŝajne vi celas ion tute alian, sed mi ne povas imagi kion .... --PaulP@diskkont 21:06, 7. Jun 2009 (UTC)
Mi eĉ kontrolis en la vortaro. Kaj ankaŭ tie mi trovis. Frekvenco (pole frekwencja, angle voter turnout) estas nombro de personoj kiu voĉdonis, esprimita procente. --Fiskot (diskuto) 21:24, 7. Jun 2009 (UTC)
Strange. En PIV tiu signifo de "frekvenco" ne estas notita. Ankaŭ ReVo ne konas tiun signifon de frekvenco: http://reta-vortaro.de/revo/art/frekve.html, nek Vikipedio mem: Frekvenco. Por solvi la problemon, kaj por ke ĉiu komprenu, mi proponas, ke vi uzu vian propran esprimon: 43 % de la eŭropanoj voĉdonis. Bonan nokton! --PaulP@diskkont 21:30, 7. Jun 2009 (UTC)