Diskuto:Listo de monarĥinoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tabela aranĝo[redakti fonton]

Mi opinias, ke la nuna aranĝo ne bone funkcias ĉar estas iom malfacile krozi listerojn. La tabelaj ordiloj ankaŭ malbone funkcias ĉar la kolumnoj (krom "Nomo") ne enhavas taŭgajn enskribigojn. "Regperiodo" ordiĝas kiel teksto kaj tial, ekz., la jaro "1100" nekorekte aperus antaŭ la jaro "700"; "Plej gravaj titloj" kaj "Distanoj..." ambaŭ ordiĝas tute nelogike.

Mi proponas

  • Sekciigi la liston laŭ landoj, imperioj ktp
  • En ĉiu sekcio, meti tabelon kiu estos (korekte) ordigebla laŭ nomo kaj dato

--Ariadne 18:10, 24. Aŭg 2010 (UTC)

Mi komencis fari tion (kiel mi proponis supre). Ĉu funkcias?
Mi provas, kaj poste celos simile kompleti paĝon.
--Ariadne 20:54, 2. Sep 2010 (UTC)