Diskuto:Ludwig van Beethoven
Ĉu la elparolo estas vere [LUDvig van BEThoven]? Mi kredas ke la normala germana elparolo estas [LUDviŝ fan BEThofen], kun ŝ por "ich-laut"; kaj la nederlanda proksimume LIDviĥ fan BEThofe, kun f por tiu nederlanda sono meze inter v kaj f. (Verŝajne li mem elparolis sian nomon germane.) Gunnar Gällmo 18:43, 4. Jan 2005 (UTC)
- Dankon pro la sciigo — mi kontrolis la IPA-manlibron kaj trovis vin plene prava. --znusgy 21:08, 4. Jan 2005 (UTC)
Kial la majuskla "VAN"? En enciklopedioj oni laŭ mia scio normale trovas lin sub B, ne sub V, do devus esti "Ludwig van BEETHOVEN". Gunnar Gällmo 17:10, 24. Maj 2005 (UTC)
Du informkestoj[redakti fonton]
Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke la dua, pli ĝenerala informkesto, nome pri artisto, estas superflua. Do ni metu la tieajn informojn en la unuan informkeston, nome pri muzika artisto, se eblas. Kaj poste forigu la duan. Amike --Tlustulimu 11:08, 8. Feb 2011 (UTC)