Saltu al enhavo

Diskuto:Sabira Ståhlberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ekzistas ia pruvo, ke ŝi estas "eksa esperantistino"? Ĉar ne plu aktivi kaj ne plu verki Esperante ne signifas eks•esperantist•iĝon! (laŭ la kutima signifo de esperantisto, ne la logika interpreto de la partoj de "eksesperantistiĝo") Ĉu ŝi forgesis Esperanton? Mi dubegas. Ĉu ŝi ne plu subtenas la celojn de la movado? Tio bezonas informfonton. Sen atestaĵo oni povas forigi la aserton. Mi mem ne havas ian ajn informaĵon prian, kaj eble la skribinto de la aserto havis ion, do mi ne nun forigas la aserton. --Tarpo (diskuto) 06:25, 31 Okt. 2013 (UTC)

Eble ŝi estas eksa esperantistino, sed nuntempe nur Esperantanino?--Tarpo (diskuto) 06:30, 31 Okt. 2013 (UTC)


Hodiaŭ, 2010-01-02, 94.191.162.140 dufoje forigis granda parton de la artikolo pri Sabira Shun. Ĉar ŝi/li ne donis komenton, la ŝanĝoj estis nuligitaj. Mi blokis ŝian/lian adreson (kiu apartenas al la domajno bredband.tre.se) por unu tago.

Eble Sabira Shun post sia kabeado volas mem forviŝi kelkajn detalojn el sia artikolo. (Temas laŭ mia impreso nur pri absolute publikaj informoj, kiujn ĉiu povus trovi el aliaj fontoj.) Se tiel estas, mi proponas tie ĉi diskuti la aferon. Morgaŭ la menciita adreso denove povos fari modifojn en Vikipedio.

Umbert' 19:01, 2. Jan 2010 (UTC)

Mi ne trovis kialojn (eĉ klaĉojn) pro ŝia kabeiĝo: Ĉu personaj aŭ lingvaj disputoj (aŭ io alia) kondukis al ŝia forlaso de la movado, lingvo?Narvalo (diskuto) 12:20, 3 Jun. 2014 (UTC)