Saltu al enhavo

Ede Géber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Géber
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1840 (1840-11-19)
en Körmend
Morto 1-an de oktobro 1890 (1890-10-01) (49-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno (–1866) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dermatologo
kuracisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

GÉBER Ede (ge:ber) estis hungara kuracisto (dermatologo), universitata profesoro naskita en Körmend la 19-an de novembro 1840 kaj mortinta en Koloĵvaro la 1-an de oktobro 1890.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ede Géber diplomiĝis en Vieno en 1866 kaj li estis tie asistanto de profesoro Hebra. En 1873 li iĝis privatprofesoro, en 1874 eksterordinara profesoro, en 1879 publika ordinara profesoro de la Universitato de Koloĵvaro (la unua kun tiu titolo pri dermatologio en Hungario). Li faris esplorojn pri la kolesterolenhavantaj tumoroj (xanthoma) de dermo kaj pri dermatozo molluscum contagiosum kaŭzita de virusinfekto. Li priskribis jam antaŭ Mór Kaposi la patologiimagon de xeroderma pigmentosum, sed ne rekonis ĝian esencon. Li publikis plurajn artikolojn kaj studaĵojn kaj en Hungario kaj eksterlande.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon