Saltu al enhavo

Elsbeth Wielgus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elsbeth WIELGUS (naskiĝis en 1929) estas germana esperantistino, kiu pasigis la plejmulton de sia vivo en Hamburgo. Dum plurjardeka profesiado kiel sekretariino kaj ankaŭ post pensiiĝo meze de la 1980-aj jaroj, ŝi multajn jarojn estis la ĉefa motoro de la klubejo "Klaus-Groth-Straße 95" de Hamburga Esperanto-Societo, kunordigis ties gastejon, kuiris kaj organizis festojn kaj kunvenojn. En 1989 kaj 1990 ŝi estis profesieca kunaktoro de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido,[1] post kiam jam multajn jarojn antaŭe ŝi ankaŭ aktoris en sia loka Esperanto-Societo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. broŝuro de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido, somero 1989, paĝoj 7, 8 kaj 9