Emil Regőczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emil Regőczi [regOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Regőczi Emil estis hungara geodeziisto, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Regőczy.

Emil Regőczi [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1900 en Székesfehérvár. Li mortis la 27-an de marto 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Regőczi frekventis mezlernejon en Győr, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1924. En la sekva jaro li eklaboris en geodezia laborejo en Győr, poste ĝis la emeritiĝo en similaj laborejoj (ĉefe en Budapeŝto). En 1944 li jam estis ĉefo de laborejo. En la fruaj 1950-aj jaroj li inventis novan metodon pri geodezia mezurado. Inter 1949 kaj 1980 li estis ĉefredaktoro de geodezia fakrevuo. En 1952 li doktoriĝis, en 1965 li estis nomumita titulara profesoro. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste aliajn premiojn en 1960 kaj 1975. En 1960 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az állami földmérés felsőgeodéziai munkálatai (1942)
  • A gödöllői országos összehasonlító alapvonal (1942)
  • Alapvonalmérések,… (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.