Emil Scherf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emil Scherf [ŝerf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scherf Emil estis hungara kemiisto, profesoro, geologo.

Emil Scherf [1] naskiĝis la 4-an de junio 1883 en Aŭstrio-Hungario en Trento (nun en Italio). Li mortis la 14-an de julio 1967 en Budapeŝto. (Laŭ alia informo la naskiĝjaro estis 1889).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Scherf frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1911. Post siaj studoj li instruis samloke. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Ekde la malfrua 1918 li laboris en institutoj. Inter 1921 kaj 1925 li lernis geologion, fine eĉ li doktoriĝis, poste li esploris 2 jarojn en Zuriko. Hejmenveninta li laboris plu en la geologia instituto. En 1944 li pensiuliĝis, tamen li laboris plu kiel konsilisto aŭ spertulo. En 1952 li kandidatiĝis. Li havis patentojn kaj unufoje li ricevis premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hévforrások okozta kőzetelváltozások a Buda-Pilisi hegységben (1922)
  • Talajklimatikus és a légköri klimatikus tényezők versenye a talajtípusok keletkezésénél. Adatok a Nagy Magyar Alföld öntözésének kérdéséhez. (1930, 1932)
  • A Szabolcs megyei sósvizek geológiai, hidrológiai és chemicai viszonyai (1948)
  • Theoretische und praktische Ergebnisse der chemischen Aufschliessung des Kalitrachytes (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]