Saltu al enhavo

Enio Hugo Garrote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enio Hugo Garrote
Persona informo
Aliaj nomoj Magistro Eŭgo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1928 (1928-04-01)
en Rafaela
Morto 17-an de julio 2012 (2012-07-17) (84-jaraĝa)
en Kordobo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kordobo
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1946–)
verkisto
tradukisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Enio Hugo Garrote (naskiĝis en 1928 en Rafaela, Provinco Santa Fe, mortis la 17-an de julio 2012 en Kordobo) estis argentina esperantisto, SAT-membro, librovendisto, tradukisto, redaktoro kaj eseisto.

Li estis esperantisto ekde 1946 kaj aktivis en Kordoba Esperanto-Asocio inter 1967 kaj 2002, kiel sekretario kaj kursestro.

Enio Hugo Garrote tradukis al Esperanto plurajn verkojn, kiel “Tempesto super Akonkagvo” de Tibor Sekelj, en 1959; “La Triviala Homo” de José Ingenieros, en 1976; “Antologio de Argentinaj Noveloj” (1972) “Argentina Poemaro” (1978), la du lastaj en kunlaborado, sub la pseŭdonomo “Bastono de Kordobo”); “Argentina Novelaro” (vol. I, II, III; 1978, 1980, 1982). Kiel redaktoro li verkis multajn artikolojn ĉefe por “Sennacieca Revuo”. Li estas aŭtoro de “Kordobaj Akvafortoj”, sub la pseŭdonomo “Magistro Eŭgo”, eldonita de SAT-broŝurservo.