Ernst Kissler
Ernst Kissler | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ernst KISSLER[1] komence de la 1930-aj jaroj estis estrarano de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), gvidis la GLEA-oficejon en Berlino, en Dircksenstraße 42, kaj organizis en 1932 la fondkongreson de Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE), kies ĝenerala sekretario li fariĝis.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li estis salajrata sekretario de la oficejo en Dircksenstraße 42. Kiel ĉeforganizanto de la fonda kongreso de IPE de la 20-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1932 li ne nur respondecis pri la funkciado de la kongreso, sed ankaŭ faris la malferman paroladon pri la temo La rolo de la proleta Esperanto-movado en la batalo kontraŭ kapitalismo kaj milito imperiisma en Haverlands Festsäle kaj dum laborkunsidoj prezentis retrorigardon al la historio de la SAT-opozicio kaj argumentis por fondo de IPE. Dum la kongreso el la SAT-opozicio estiĝis la nova organizaĵo IPE. Partoprenis la IPE-fondon 348 personoj el 12 landoj.[2] Dum la kongreso Kissler estis elektita ĝenerala sekretario. Membroj de la sekretariaro fariĝis August Schwenk, Alice Wiebach (1906-2000, ekde 1944 Alice Schödl) kaj Herbert Muravkin (1905-1937). Kiel sidejo de IPE estis fiksita Berlino, do Dircksenstraße 42. Kissler fine atentigis pri la grava signifo de la akceptitaj decidoj por la proleta Esperanto-movado.[3]
Ludwig Schödl, tiutempe honorofice laborinta en la GLEA-oficejo, rememoris pri la sinteno de Kissler, kiam la polico en 1933 fermis la oficejon:
|
Schödl ankaŭ rakontas, ke Kissler samkiel li mem sekrete daŭrigis sian laboron por GLEA post la malpermeso. Li rakontas:
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Foto de Kissler troviĝas en: Adolf Schwarz: Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Pres – Esperanto, Sofia 1992, p. 216.
- ↑ Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto. Eldonejo Sezonoj, Kaliningrad 2005, p. 85.
- ↑ Adolf Schwarz: Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Pres – Esperanto, Sofia 1992, p. 89 –104.
- ↑ Fritz Wollenberg: Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR. Berlin 2008, p 20.
- ↑ Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur (IfA - Intereso-societo pri Laborista Kulturo)
- ↑ Fritz Wollenberg: Interview mit Ludwig Schödl. Intervjuo kun Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von / kun enkonduko de Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR. Berlin 2008, p 21–22.