Esteban Salazar Chapela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esteban Salazar Chapela
Persona informo
Naskiĝo 24a de oktobro 1900
en Malago
Morto 19a de februaro 1965
en Londono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esteban SALAZAR Chapela (Malago, 24a de oktobro 1900 - Londono, 19a de februaro 1965) estis hispana ĵurnalisto kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1919 li translokiĝis al Barcelono por studi Historion, sed en 1925 kaj ne fininte la karieron li translokiĝis al Madrido, kie li loĝis kelkajn jarojn kaj kunlaboris en diversaj publikaĵoj kie El Sol, La Voz, La Gaceta Literaria kaj Revista de Occidente. Aparte li publikigis en 1931 la romanon Pero sin hijos.

Je la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito li laboris por la propagando de la respubliko, kaj tiukadre, en januaro 1937 sekvis la registaron al Valencio, tiam de facto ĉefurbo de la respubliko, kio rezultis en lia romano En aquella Valencia (1995). Suferinte problemojn kun kelkaj membroj de la Partio Komunista, speciale kun José Renau, pro sia kunlaborado kun Hora de España, li iĝis diplomato kaj en junio 1937 li iĝis konsulo de Hispanio en Skotlando. En februaro 1939 li translokiĝis al Londono kun sia brita edzino.

En 1941 li eklaboris por la BBC, kaj inter 1941 kaj 1943 instruis en la Universitato de Kembriĝo. Ekde ĝis kreo en 1944 li estis sekretario de la Instituto Español de Londono, financita de la registaro de la Respubliko en la ekzilo.

En 1947 li publikigis Perico en Londres, pri la respublikana ekzilo en Granda Britio. Desnudo en Picadilly aperis en 1959. Liaj Cartas de Londres, artikoloj pri kultura, socia kaj politika vivo de la Unuiĝinta Reĝlando kaj pri aliaj hispanaj kaj hispanamerikaj temoj en tiu lando, publikiĝis en la ĉefaj gazetoj de Meksikurbo, Karakaso, Bonaero, Santiago de Chile kaj Havano. Li kunlaboris ankaŭ en literaturaj kaj kulturaj gazetoj kiel Cuadernos Americanos (México), Asomante (Puerto Rico) kaj Cuadernos del Congreso por la Libertad de la Cultura (Parizo), en kiuj li publikigis rakontojn kaj novelojn. En 1966, unu jaron post lia morto, oni publikigis lian romanon Después de la bomba.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1931 Pero sin hijos
  • 1947 Perico en Londres
  • 1959 Desnudo en Picadilly
  • 1966 Después de la bomba
  • 1995 En aquella Valencia (postmorte)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reseñas, artículos y narraciones en la retejo de la Instituto Cervantes.
  • Ana María López Mancebo: Esteban Salazar Chapela. Un español en Londres (Literatura del exilo, 1936-1965). Doktoriga disertacio, Facultad de Filología Española II (Literatura Española), Universidad Complutense de Madrid, 1994, T19845.
  • Ana María López Mancebo: "El humor en la obra narrativa de Esteban Salazar Chapela", en: Manuel Aznar Soler (ed. lit.), El exilio literario español de 1939. Actas del Primer Congreso Internacional 1995, 1998, vol. 2, pp. 145-150. isbn 84-87478-27-1
  • Trapiello, Andrés: Las armas y las letras. Literatura y guerra civil (1936-1939) Barcelona, Círculo de Lectores, 2011. p. 241.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Esteban Salazar Chapela en la hispana Vikipedio.