Saltu al enhavo

Evgenij Prigoĵin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evgenij Prigoĵin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1961 (1961-06-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 23-an de aŭgusto 2023 (2023-08-23) (62-jaraĝa)
en Kuzhenkino
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Porokhovskoye Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Kemia-Farmamacia Akademio
Sankt-Peterburga kolegio de la Olimpika rezervo N. 1 Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Violetta Prigozhina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ljubov Valentinova Prigoĵina (–2023) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Polina Prigoĵina, Pavel Prigoĵin, Veronika Prigoĵina Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Efim Iliĉ Prigoĵin (praonklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo restoraciestro
militestro
gastejestro
soldulo
provizanto de restoraciaj manĝaĵoj
entreprenisto
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Evgenij Viktoroviĉ Prigoĵin (ruse Евгений Викторович Пригожин, scienca transliterumo Evgenij Viktorovič Prigožin, prononco [Jevgenij Viktoroviĉ Prigoĵin]; naskiĝis la 1-an de junio 1961 en Sankt-Peterburgo, Rusa SFSR, Sovetunio — mortis la 23-a de aŭgusto 2023 en Bologoje distrikto, Tverja provinco, Rusio) estis rusia entreprenisto kaj privatmilitisto, estro de la Grupo Wagner.[1] Krom sia manĝoservo Konkord, li administris la solan privatan restoracion en la konstruaĵo de la Rusia Parlamento; ĝia ekonomia sukceso estis rilata al patroneco fare de la prezidanto Vladimir Putin. Li estis akuzita je implikiĝo en sekretaj propagandaj agadoj de la rusa registaro; li ankaŭ estis la estro de la grupo Wagner, paramilitista (aŭ kvazaŭarmea) rusia organizaĵo fondita en 2014 de Dmitrij Utkin, do konsideriĝas gvida soldulo aŭ dungosoldato.

En la invado de Rusio en Ukrainion dum 2022-2023, en kiu Prigoĵin estis implikita kun siaj Wagner-trupoj, li venis en konflikton kun la ministerio pri Defendo de la Rusia Federacio. La 23-an de junio 2023 li alvokis al ribelo kontraŭ la armea gvidado kaj baldaŭ post noktomezo marŝis kun la Wagner-trupoj en la urbojn Rostovo ĉe Dono kaj Voroneĵ; vespere de la 24-a de junio li interrompis la ribelon de la Wagner-grupo supoze post la mediacio de la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko.

Morto[redakti | redakti fonton]

Laŭ datumoj de TASS, Prigoĵin pereis dum aviadila akcidento la 23-an de aŭgusto de 2023 jaro en Tverja provinco de Rusio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


En unua versio de tiu teksto la 26-an de junio 2023 uziĝis traduko de la komenco de la koncerna germanlingva vikipedia teksto.