First Solar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

First Solar estas usona entrepreno en la sunenergia industrio, fondita en 1999 kiel First Solar Holdings, LLC. La entrepreno havas dismonde ĉ. 4.000 laboristojn, en 2009 havis enspezon de pli ol 2 miliardoj da USD.

La firmao produktas maldik-tavolajn sunĉelojn en Germanio, Malajzio, Usono. Ĝi havis produktan kapaciton de pli ol 1 Gigavattoj (GWp) en 2009, tiel ĝi estas la plej granda produktanto de la maldiktavolaj sunĉeloj. la produktaj kostoj estas 1 $ je vatto.

La entrepreno uzas kadmian teluridon (CdTe) kiel duonkonduktan tavolon en la sunĉelo. La sunĉelo havas efikecon de 11.1%, malpli ol tradiciaj silicaj sunĉeloj.

La uzo de venena kadmio povos esti problemo dum reciklado, okaze mediaj damaĝoj.