El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Supra Voltalando
kolonio
Geografio
Ĉefurbo :
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
Franca Supra Voltalando aŭ pli simple Supra Voltalando (france Haute-Volta [otvoltA]) estis kolonio de la Franca Okcidenta Afriko establita la 1-an de marto 1919 , el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la 5-an de septembro 1932 , kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, Franca Sudano kaj Niĝero .
Post la Dua Mondmilito , nome la 4an de septembro , 1947 , la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la Franca Unio , kun siaj antaŭaj limoj. La 11an de decembro , 1958 , ĝi estis rekonstituita kiel memrega Respubliko de Supra Voltalando ene de la Franca Komunumo , kaj post du jaroj nome la 5-an de aŭgusto 1960 , ĝi akiris kompletan sendependon. La 4-an de aŭgusto 1984 , la nomo estis ŝanĝita al Burkina Faso respektive Burkino .
La nomo Supra Voltalando indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la rivero Voltao . Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.