Frigyes Mojszesz
Frigyes Mojszesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1931 en Aita Mare/Nagyajta |
Morto | 11-an de junio 1987 (56-jaraĝa) en Rupea/Kőhalom/Reps |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | statistikisto • historiisto |
MOJSZESZ Frigyes [mojses] estis rumanuja hungara sporthistoriisto, sportstatistikisto naskita la 15-an de januaro 1931 en Aita Mare/Nagyajta kaj mortinta la 11-an de junio 1987 en Rupea/Kőhalom/Reps.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Frigyes Mojszesz deziris verki la mondhistorion de piedpilko, kaj tial li korespondis ekde Montevideo ĝis Rejkjaviko, ekde Londono ĝis Tokio kaj Melburno interalie kun Sir Stanley Rous aŭ Victorio Pozzo, sed li povis publikigi nur du volumojn.
Verkoj pli gravaj[redakti | redakti fonton]
- Turneele olimpice de fotbal, 1908-1968 (kun 50 propraj karikaturoj, 1968),
- Campionatele mondiale de fotbal, 1930-1974 (1975).
Fonto[redakti | redakti fonton]
Magyar Életrajzi Lexikon