Gábor Vastagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Vastagh [vaŝtag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vastagh Gábor estis hungara kemiisto, farmaciisto, profesoro.

Gábor Vastagh [1] naskiĝis la 7-an de marto 1899 en Szentendre, li mortis la 31-an de marto 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Vastagh frekventis piaristan gimnazion en Budapeŝto, poste li batalis en fino de la 1-a mondmilito. Li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1924. En la studjaro 1926 li estis asistanto en la universitato, poste en sanitara instituto. Paŝo post paŝo li ricevis pli altajn postenojn. En 1931 helpe de stipendio li studvojaĝis al farmaciaj institutoj de Germanio, Svedio, Norvegio, Nederlando, Svislando kaj Aŭstrio. En 1944 li doktoriĝis en la universitato. Inter 1946 kaj 1950 li ankaŭ instruis en la universitato kiel privata profesoro. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1968 pro traorganizado li laboris plu en farmacia instituto, kies direktoro li estis. Li kontrolis la medikamentojn, krome li okupiĝis pri vitaminoj en nutraĵoj. Li pensiuliĝis en 1973. Dum libertempoj li esploris la malnovan hungaran metalurgian historion. Li ricevis premiojn inter 1951-1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyarországi vaskohászat története a korai középkorban (1968) - kunaŭtoro
  • Tanulmányok a kohászat magyarországi történetéből (Studoj pri hungarlanda historio de la metalurgio), (2007) - libro [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.