Géza Kralován

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Kralován
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1946 (1946-06-08) (77-jaraĝa)
en Újpest
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Géza Kralován, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kralován Géza estas hungara kajakisto, mondĉampiono, trejnisto, instruisto.

Géza Kralován[1] naskiĝis la 8-an de junio 1946 en Újpest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Kralován akiris trejnistan kaj pedagogian diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, baldaŭ li kompletigis sian diplomon en Szeged. Li havis edzinon.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝultro de Géza Kralován rompiĝis en 1960, post la resaniĝo Kralován komencis kajakadi pro medicina sugesto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje, ĉiam duope kune kun Csaba Giczy. Tio ne sufiĉis esti olimpiano, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1973 kvarope en distanco dek mil m. Li finis sian aktivan sportan karieron en la sekva jaro pro sanproblemoj. Poste li estis longe trejnisto en Palotás, pli poste li estis lerneja sportinstruisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]