Geolingvistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geolingvistiko estas unu el la branĉoj de lingvistiko, kies enhavo ege malsamas depende de la diversaj lingvaj skoloj. Iuj lingvistoj vidas ĝin kiel branĉon de lingva geografio, aliaj vidas ĝin pli larĝe kiel specon de homa geografio. Laŭ la rusa profesoro S.N. Kuznetsov "ne ekzistas unueco por kompreni la taskojn kaj limojn de geolingvistiko. Pluraj vidpunktoj konkurencas unu kun la alia. Iuj esploristoj strebas minimumigi la kampon de geolingvistiko, dum aliaj male atribuas al ĝi la signifon de ia planeda modelo priskribanta la tutmondan lingvan situacion"[1].

Unu akademia tradicio konsideras la konceptojn "geografio de dialektoj", "lingva geografio" kiel sinonimojn por geolingvistiko[2]. La redukto de geolingvistiko al la disvolviĝo de lingvaj mapoj estas tipa por la ĉina[3], la franca, la japana[4], la rusa[1] kaj la hispana. En la germana, la koncepto de geolingvistiko estas konsiderata sinonima kun la terminoj Sprachgeographie ("lingvogeografio"), Dialektgeographie ("dialekta geografio") kaj Areallinguistik ("area lingvistiko").

Ekzistas kelkaj asocioj [en] kiu arigas specialistojn pri geolingvistiko, La plej famaj el ili estas la Azia Geolingvistika Societo (Japanio), la Internacia Societo de Dialektologio kaj Geolingvistiko (Eŭropo) [5] kaj la Geolinguistic Society (Usono). Du fakaj revuoj estas eldonitaj: Geolinguistics, eldonita de la Usona Geolingvistika Societo kaj Géolinguistique, eldonita de la Universitato de Grenoblo.

La Geolingvistika Socio de Ameriko interpretas geolingvistikon kiel "akademian disciplinon, kiu analizas la konsekvencojn de la geografia loko, distribuo kaj strukturo de diversaj lingvoj ene de tempa strukturo, aŭ izolite aŭ en kontakto kaj / aŭ konflikto inter si. Ĝi estis origine difinita de la fama lingvisto kaj esperantisto Mario Pei kiel filio de la lingvistiko, kiu estos uzata por esplorado la problemojn pri funkciado de lingvo pere de interfakaj aliroj"[6]. La Societo celas la kolekton kaj disvastigon de "scioj pri modernaj lingvoj de la mondo, dialektoj kaj aliaj lingvovariaĵoj en la kunteksto de ilia disvastigo kaj uzo, ilia relativa praktika signifo, ilia perceptita utilo kaj reala alireblo al ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj vidpunktoj, ilia genetika, historia kaj geografia identigo kaj uzo en parola kaj skriba formo”. Ĝi ankaŭ mencias la intereson de la Societo pri "lingva geografio, interlingvaj kontaktoj kaj konfliktoj, lingva planado, lingvopolitiko, lingva edukado kaj pli vastaj aspektoj de socilingvistiko".

Geolingvistikaj asocioj[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj kaj plej bone konataj geolingvistikaj asocioj estas "Amici Linguarum" (lingvaj amikoj) kaj la usona societo de geolingvistiko ("Society of Geolinguistics" - ASG).

Amici Linguarum[redakti | redakti fonton]

La "Amici Linguarum" estis fondita en Svedio en 1965 de la sveda poligloto, Erik V. Gunnemark Arkivigite je 2020-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, kun la celo disvastigi intereson pri lingvoj, lingvistiko kaj tradicia eŭropa kulturo[7] tra reto de poliglotoj kaj homoj kiuj kundividas profundan intereson en fremdaj lingvoj. Post la morto de Erik Gunnemark en 2007, la asocio disfalis kaj la aktivecoj de la revivigita asocio (en 2010) limiĝas al la redaktado de revuo (Chasok/The Hour/La Horita/L'heure) kaj al la organizado de lingvaj renkontiĝoj, samkiel al liberaj 'lingvokulturaj' kursoj. En 2018 ĝi kunorganizis en Moskvo internacian simpozion pri lingva edukado, poliglotismo kaj geolingvistiko[8].

Society of Geolinguistics (ASG)[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu societo estis fondita en 1965 fare de italo-usona (inter)lingvisto, esperantisto kaj poligloto prof. Mario A. Pei de Universitato Kolumbio. Ĝiaj celoj estas, en la vortoj de Mario Pei: "... kolekti kaj disvastigi ĝisdatajn sciojn pri la aktualaj lingvoj, dialektoj kaj aliaj lingvospecoj de la mondo. en la kunteksto de ilia distribuo kaj uzo, ilia relativa praktika graveco, ilia perceptita utileco kaj reala havebleco el ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj starpunktoj, iliaj genetikaj, historiaj kaj geografiaj ligitecoj kaj rilatoj, kaj ilia identigo kaj uzo en parola kaj skriba formo.

La Society of Geolinguistics, kiel tia, diversgrade interesiĝas pri lingvogeografio, lingvoj en kontakto kaj konflikto, lingvoplanado kaj lingvopolitiko, lingva edukado kaj la pli larĝaj aspektoj de socilingvistiko."[9] Kvankam nuntempe pli lingvistike orientita, ĝi estis elpensita kiel organizaĵo transpontanta la interspacon inter lingvistiko kaj la aliaj sociaj sciencoj, inkluzive lingvogeografion kiel branĉon de homa geografio.

La ASG eldonis en 1991 The Geolinguistic Handbook (La geolingvistika manlibro) kaj ankaŭ ĉiujaran revuon kies titolo estis Geolinguistics. La ASG ankaŭ organizis ĉiujare internacian konferencon ne nur pri lingva geografio, sed pri ĉiuj aspektoj de lingvo en kontakto en la moderna mondo kun atento al lingva akiro, lingva instruado, ŝanĝo kaj efiko al kulturo kaj komerco, ekonomiko, politiko, socia dinamiko.

The International Society for Dialectology and Geolinguistics[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo ekzistas ankaŭ la Internacia Societo de Dialektologio kaj Geolingvistiko. Kvankam ĝi celas "la interŝanĝon de scioj en la dialektologio kaj geolingvistiko, precipe rilate novajn teoriojn kaj metodojn", ĝi emfazas "la kunlaboron kun ĉiuj fakoj, kiuj kontribuas al la progreso de dialektologio" kaj deklaras sian subtenon al kartografiaj projektoj kiel la atlaso "Linguarum Europae", la komuna slava lingvoatlaso, la lingva atlaso de Usono kaj Kanado, kaj la lingvoatlasoj iniciatitaj ene de la Atlas Linguarum Europae (Atlas Linguistique Roman, la finna lingva atlaso, la ĝermana lingva atlaso, la kelta lingva atlaso, ktp. Ili formas geolingvan panoramon en la moderna mondo, kiu estas objekto de geolingvistiko en vasta senco[10].

Ĝi ankaŭ alstrebas la "konservadon, en kia ajn formo, de datumoj, de dialektoj, de jargonoj kaj slangoj, de terminologioj de tradiciaj metioj kaj de iuj aliaj lingvaj formoj asociitaj kun malaperantaj vivmanieroj "kaj ofertas sian helpon. "... al grupoj de esploristoj interesitaj pri la registrado kaj studo de dialektoj. Ĝi ankaŭ subtenas la sciencan studon de minoritataj lingvoj kaj dialektoj, ankaŭ aŭ cele al ilia protektado, konforme al la deklaracio pri homaj rajtoj"[11]. La Internacia Societo de Dialektologio kaj Geolingvistiko eldonas la jarlibron Dialektologio kaj Geolingvistiko (DiG) ekde 1993.

Azia Geolingvistika Societo de Japanio[redakti | redakti fonton]

La celo de ĉi tiu Societo estas "...antaŭenigi geolingvistikajn studojn pri aziaj lingvoj." Ĝiaj agadoj inkluzivas internaciajn konferencojn regule okazantajn ĉiun duan jaron ekde 2012 kaj jarkunvenojn okazintajn en Japanio ekde 2013[12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (ru) S.N. Kuznetsov Геолингвистика/Geolingvistiko, la 5-an de septembro 2007
  2. (en) Workshop Proposal: Geolinguistics Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, (PDF), colfa.utsa.edu
  3. (en) La Tria Internacia Konferenco pri Ĉina Geolingvistiko, Aconf.org
  4. (jp) 国立 国語 研究所 時 空間 変 異 研究 系 (PDF). Doshisha.ac.jp
  5. (en) International Society for Dialectology and Geolinguistics (SIDG), geo-linguistics.org
  6. (en) Mission, Geolinguistic Information, ASG
  7. Larsson, Magnus. "Amici Linguarum – Dead Association Alive Once More" (PDF). geolinguistics.org.
  8. (en) International Symposium on Language Education, Polyglottery and Geolinguistics, ASG, 2018
  9. "Aims and objectives of the American Society of Geolinguistics". 2016, konsultita la 8-an majo 2017.
  10. (ru) S.N. Kuznetsov, Геолингвистика (Geolingvistiko), la 5-an de septembro 2007.
  11. (en) "SIDG". Geo-linguistics.org.
  12. (en) "Asian Geolinguistics". agsj.jimdo.com.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (en) Erik V. Gunnemark, Countries, Peoples and Their languages, The Geolinguistic Handbook, memeldono, 1992, ISBN 91-630-1321-5[1],

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Breton Roland J.L., Erik V. Gunnemark, Countries, Peoples and Their languages, The Geolinguistic Handbook, En: Annales de Géographie, vol. 101, n-ro 568, 1992. pp. 694-695.