Saltu al enhavo

Georg Arnhold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Arnhold
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1859 (1859-03-01)
en Dessau
Morto 25-an de novembro 1926 (1926-11-25) (67-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Adolph Arnhold (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Eduard Arnhold (en) Traduki kaj Max Arnhold (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Adolf Arnhold (en) Traduki, Kurt Arnhold (en) Traduki, Heinrich Gustav Arnhold, Hans Arnhold (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
bankisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Georg ARNHOLD (naskiĝis la 1-an de marto 1859 en Dessau - mortis la 25-an de novembro 1926 en Innsbruck) estis germana juddevena pacifisto kaj esperantisto. Patro de Heinrich Arnhold.

Profesie bankisto, sekreta komerca konsilisto, Württemberg-a konsulo. Unu el la gvidaj ekonomiaj fakuloj de Germanio. Eminenta pacifisto kune kun sia frato Max (1854-1908).

Precipe pro pacifistaj motivoj li lernis kaj propagandis Esperanton, grave helpis la movadon idee kaj materie kiel unu el la ĉefaj mecenatoj de la pacifisma movado en Germanio. Li kunfondis la Saksan Esperanto-Instituton kaj estis ano de ties patrona societo.