Glimboca [glimboka] (hungare: Novákfalva) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Caransebeș. En 1910 ĝi havis 2 224 loĝantojn [rumanoj), en 1992 1 931 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 1 626 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1370. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye).