Gorsedh Kernow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Awen

Gorsedh Kernow [GORsed KERNoŭ] (aŭ Gorseth Kernow per ortografio Kernewek Unys) estas Kornvala asocio kiu subtenas la lingvon kaj la tradiciojn de Kornvalo. Fondis ĝin Henry Jenner en 1928. Ĝi organizas konkursojn pri literaturo, kaj Angle kaj Kornvale verkita. Ĉiujare ĝi organizas festivalon pri la loka Kelta kulturo, similan al la Eisteddfod en Kimrio.

Troviĝas parencaj asocioj kaj en Kimrio (Gorsedd) kaj en Bretonio (Goursez Breizh).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gorseth Kernow - en lingvoj Angla kaj Kornvala Arkivigite je 2015-08-17 per la retarkivo Wayback Machine