Gustavo Adolfo Bécquer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustavo Adolfo Bécquer
Persona informo
Naskonomo Gustavo Adolfo Claudio Domínguez y Bastida
Naskiĝo 17-an de februaro 1836 (1836-02-17)
en Sevilo
Morto 22-an de decembro 1870 (1870-12-22) (34-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozosifiliso vd
Tombo Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Gustavo Adolfo Bécquer
Familio
Patro José Domínguez Bécquer vd
Gefratoj Valeriano Bécquer vd
Edz(in)o Casta Esteban vd
Profesio
Alia nomo Gustavo Adolfo Bécquer vd
Okupo novelisto • dramaturgoverkisto • rakontanto • poeto vd
Verkado
Verkoj Rimas y leyendas vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustavo Adolfo BÉCQUER, origine: Gustavo Adolfo DOMÍNGUEZ BASTIDA (naskiĝis la 17-an de februaro 1836 en Sevilla, mortis la 22-an de decembro 1870 en Madrido) estis hispana poeto kaj dramisto.

Liaj plej famaj verkoj estas la Rimas ("Rimaĵoj") kaj la Leyendas ("Legendoj"), kiuj hodiaŭ estas kutime publikigitaj kune kiel la Rimas y leyendas. Tiuj ĉi poemoj kaj rakontoj estas nedisigebla parto de la hispana literaturo kaj estas deviga legado por gimnazianoj en la hispanlingva mondo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Sevilo kaj lia vivo estis markata de malriĉo kaj sufero. Li amis du virinojn kiuj ne amis lin; lia edzino forlasis lin. Li spertis ankaŭ malbonan sorton profesie: li volis esti pentristo, sed li devis esti verkisto kaj ĵurnalisto; tamen li estis maldungita ofte. Li malsaniĝis je tuberkulozo je sia 21-a jaro kaj pro tio mortis post dek tri jaroj.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Bécquer estis malfruanta romantikulo. Li eniris en tiu viv- kaj verkostilo kiam ĝi jam ne estis moda kaj la nova epoko revolucia kaj realisma prifajfis la fantaziajn kaj amajn historiojn. Li sekvis la spurojn de la germana romantikismo, nome de Heinrich Heine, kies mallongaj, sopirecaj ampoemoj inspiris lin. Do, li jam estis for de la senespera kaj brueca romantikismo de la unua duono de la 19a jarcento kiam interbatalis romantikuloj kontraŭ kontraŭromantikuloj kaj revoluciaj romantikuloj kontraŭ reakciaj romantikuloj. La ideologiaj bataloj jam iome malgrandiĝis, sed ĉiukaze GAB aliĝis al reakcia partio, ĉefe pro stetikaj ideoj.

Kvankam li neniam estis sukcesa dumvive, post lia morto aliaj poetoj inspiriĝis en ĝia ideo de la ampoezio kaj sekvis lian spuron fine de la 19a jarcento kaj dum la tuta 20a jarcento, kiam li iĝis aminspirilo, ĉefe de liajn amasajn legantinojn. Nome estis la uzado de la sugesto kio modernigis ĝian verkaron. Li parolas pri sia amsufero sed ne klarigas precize kia kaj kiu estas la amkialo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Legendoj kaj Rimaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bécquer ŝuldas sian famon al du verkoj:

  • La unua estas la Legendoj kiujn li verkis ĉirkaŭ 1860. En ili laŭ la romantika kutimo enprofundiĝi en popolaj rakontoj fantaziaj kaj legendoj, utiligas tiujn por kreado de iluziaj mondoj kie mortigintoj, fantomoj, amdeziroj kaj teruraj krimoj interplektas historiaĵojn vere popoleskajn. Por tio utiligas ankaŭ la fonon de historiajn hispanajn urbojn, kiel Toledo, Sevilo, Soria, ktp. Krome kiel ligilo al lia alia verko, brilas la amo al neatingeblaj virinoj, foje eĉ neekzistantaj, kiel en "La lunradio".
  • La duan verkon neniam publikigis Bécquer kiel veran tutan libron, sed nur aparte en revuoj inter 1859 kaj 1871. La Rimas aŭ "Rimaĵoj" estas kolekto de ampoemoj, kie Bécquer pasas de unu temo al alia, nome de la propra tasko de poeziverkado ĝis la amsento kaj en tiu oni malsupreniras per dolora ŝtuparo laŭ ia gradeco: de amkanto al abandono, de simpla doloro al malespero, de soleco al morto.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

"Rimas", poemaro konsiderata la fundamento de la moderna hispana poezio, aperis en esperanta traduko de Fernando de Diego sub la titolo "Kun Sopira Koro" en 1972[1] kaj dua eldono aperis en 2022 ĉe la eldonejo Fonto.

Jen specimeno el Rimas, en traduko far Luis Guillermo Restrepo Rivas.

73a poemo el "Rimaĵoj"

Iu fermis ŝian apertan rigardon
kaj per blanka tuko kovris la vizaĝon;
kaj, silente kelkaj, aliaj ĝemante,
el malgaja ĉambro ĉiuj eliradis.

Eta flama lumo el glaso surplanka
ĵetadis, sur muron, la litan malblankon;
ankaŭ intermite, en la sama ombro,
aperis hardita la formo de l'korpo.

Vekiĝis la tago, kaj dum la lumŝanĝo
kun multa bruado vekis sin vilaĝo.
Antaŭ la kontrasto de:
vivo, mistero, de lumo kaj ombro;
momente mi pensis:
     Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !

Ŝin portante ŝultre, irantaro pasis
kaj la ĉerkon ŝian en kapelo lasis.
Poste ŝtofoj nigraj kaj kandeloj flavaj
ĉirkaŭis funebre la restaĵon palan.

Dum la sonorado nome de l'animo
finis la preĝadon maljuna virino;
ŝi trairis navon, la pordoj ĝemetis,
kaj la sankta ejo dezerta sin metis.
Aŭdeblis bontakta horloĝa pendolo
kaj la grinca sono de la vakskandeloj.
Kaj tiel timige, rigide, mallume,
     ĉio ripozadis,
ke mi pensis dume:
     Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !

El turo plej alta aŭdeblis sonoro:
De la lango kupra adiaŭa priploro.
Amikoj, parencoj, kun nigraj vestaĵoj,
viciĝis formante la funebrantaron.

Pioĉo malfermis, komence de flanke,
azilejon lastan, etan kaj malblankan.
Oni ŝin enmetis, fermis per fajenco,
kaj gravemiene foriris parencoj.

Pioĉo surŝultre, la entombigisto,
zumante kanteton fore malaperis.

Alvenis krepusko,
estiĝis silento.
Perdita mi ombre meditis momenton:
     Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !

Dum la longaj noktoj de la frosta vintro,
kiam la lignaĵoj krakas pro la vento,
kaj vipas fenestron gutoj de pluvego,
pri la junulino pensas mi solece.

Tie pluvo falas kun eterna zumo,
kaj ŝin atakadas la blovo de Bizo.
Kuŝanta en truo de malseka muro,
eble pro malvarmo frostiĝas femuro.

Ĉu sablo revenas al sablo ?
Ĉu l'anim' al ĉiela ripoz' ?
Ĉu materio malnobla putra ĉio ?

Ekzistas afero tre nekomprenebla,
donanta suferon kaj naŭzon samtempan,
lasinte mortintojn malgaje solecaj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Kun Sopira Koro

Citaĵo
 La elstara poeto Julio Baghy havis la inspiron doni plej grandan dimension al ĉiu 15-a de decembro, la Zamenhofatago, per sia alvoko, ke ĝi estu ankaŭ "Tago de la Esperanta libro", do tago de kulturo, ĉar en la nuntempo la kulturo ne povas progresi sen vigla eldonado.

Ni bone scias, ke UNESKO decidis, ke la pasinta 1972-a estu signata kiel “Internacia Libro-Jaro”. Ni, esperantistoj, fieras pro la fakto, ke antaŭ multe da tempo ni starigis la saman programon kulturan, kiu karakterizis la pasintan jaron. Ni bone scias ankaŭ, ke la Esperanto-movado ĉiam efike aliĝis al la diversaj Unesko-projektoj. Nia kara prezidanto de H.E.F., Angel Figuerola, ĉe la devo kaj la ebleco de la hispana m ovado inde kontribui al tiel nobla celo, faris alvokon al la esperantistoj verkistoj de Hispanujo, ke ili laboru traduke kaj prezentu siajn verkojn al la Federacio, por ke ĝi povu elekti kaj eldoni la plej konvenan kaj gravan el ili, okaze de la Libro-jaro. Nun ni jubilas, ĉar la deziron de la prezidanto oni pozitive aŭskultis. Jen: unu juvelo de la romantika poezio hispana mirinde rebrilas per novaj facetoj en la lingvo internacia, tiel plenumante la rekomendon de la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj... Tamen, kio nun estas fakto, tio ŝajnus ankoraŭ revo, se ni ne vidus sur nia tablo la bele presitan libron KUN SOPIRA KORO. Jes. La liro de Gustavo Adolfo Bécquer nun vibras per aliaj fidelaj eĥoj, kaj ili pli bone aŭdeblas kaj kompreneblas pere de Esperanto tie, kie la hispanan oni ne parolas. La postromantika poeto susuras intime, pasie, tenere, angore, ame, reve, solece, triste, senespere, en la sama lirika gamo, ĉiam verva, de la originalo kastililingva. La libro de Bécquer fariĝis baldaŭ nevelke populara kaj atingis solidon de klasika valoro pro sia kor-trafa mesaĝo. Per sia jam antaŭe pruvita kapablo, Fernando de Diego, elstara traduka talento, kuraĝe alfrontis la taskon esperantigi la fajnajn versojn de Bécquer. Freŝas ankoraŭ la lastaj sukcesoj de De Diego, sed la entrepreno traduki tiel perfekte ellaboritan poezion sentim entalan prezentis veran riskon. Tre belas fluganta papilio, sed, plukante ĝin, oni ne povas eviti difekti ties delikatajn flugilojn kaj forfroti de ili iom da ilia subtila kolora polvo. Tamen, legante, kaj plie, leginte la tradukon, ni plene kaj evidente konstatas, ke la miraklo okazis. Kiam Bécquer verkis siajn belajn poemojn, la romantikismo, atinginte sian apogeon, jam falis en la fundon de eksmodiĝo. Gustavo Adolfo esprimis sin genie per kernaj ideoj: simplaj, memstaraj, nudaj, elvokivaj. Li, do, kapablis transcendi modon kaj skolojn. Malgraŭ tio, ne mankis kritikistoj, kiu volis senprestiĝigi lian verkon per pedantaj argumentoj. Ankaŭ al Espronceda kaj aliaj okazis la samo. Mi legis, antaŭ multaj jaroj, eseeton de la akademiano Eugenio D’Ors (iama kreinto aŭ iniciatinto de la kataluna estetika skolo "naŭcentismo”), kies titolo tekstis: “Bécquer, poetaĉo”. Sed, malgraŭ tiel ridindaj opinioj, la andaluza poeto propramerite gajnis al si plej honoran lokon en la hispana parnaso. La versoj de Bécquer evitis la bom baston de la romantikismo hispana kaj konsistas ordinare el poemetoj kun ĝisesence koncentritaj strofoj. La ritmo kaj la muzika rimo asonanca ravas, same kiel la esprimivo de la profunde kortuŝaj sentoj de la poeto. Fernando de Diego, konsciante, ke oni devas ne preteri tiel subtilajn sed gravajn karakterizojn, se oni volas fideli al la parfumo kaj freŝo de la originalo, plenumis laboron skrupule konsciencan. Facile estas konstati, kiel la tradukinto sukcesis. Li rigore respektis la ritmojn kaj la tre karakterizajn rimojn: asonancajn pliparte kaj konsonancajn, virajn kaj virinajn. Kaj li brile pruvis, ke la Esperanta poezio povas plenefike uzi la asonancon kaj pliriĉigi sin per ĝi. Kompreneble, ne nur pri la diritaj aspektoj, iom akcesoraj (sed tamen gravaj) oni devas laŭdi la laboron de nia samideano. Li celis kapti ĝismaksimume ĉiun poezian bildon kaj nuancon, flankŝovis aŭ preteris nenion, ĵonglis per la sintakso kaj la leksikono, kaj la miraklo fariĝis. Koncerne la teĥnikon tradukan, mi permesas al mi citi kelkajn vortojn de s-ano Gumá, kiu tiel frande legas ĉion skribitan de la tradukinto: "Mi opinias, ke De Diego estas virtuozo speciala, ununura en H ispanujo. Li renversas la versojn, reverkas, ŝanĝas la vortojn, kaj la senco restas. Li evitas apostrofojn, lia sintakso estas klara, lia stilo tre flua”. Kaj mi aldonas: "Kiel alia Kalocsay!” Ŝajnas al mi, ke oni povas laŭdi alie lian tradukan laboron, dirante: "lia versio videbligas lian personan stilon. Li do interpretis fidelege laŭ sia ora ŝablono la esprimomanieron de Bécquer”. La Eldona Fako de H.E.F. prezentas la verkon en sobre eleganta aranĝo. José Ignacio Ciordia verkis antaŭparole biografian skizon de Bécquer kun kelkaj konsideroj pri la influo de la poeto ĉe la nuntempaj lirikistoj. Ni devas tutkore gratuli kaj danki ĉiun.

La akirantoj de la cent-paĝa libro legos ĝin centfoje kun kreskanta plaĉo, ĉiam trovante ian genian nuancon antaŭe ne priatentitan. KUN SOPIRA KORO estu nepra akiraĵo de ĉiu esperantisto! 
— G. Mora i Arana. Boletín n196 (mar 1973)

Bécquer en muziko[redakti | redakti fonton]

Liaj "Rimaĵoj" (Rimas) estis tre grava en la studo de la muziko de la 19-a jarcento pro sia poezio kiu estas la plej adaptita al muziko en la tuta historio. La "rimaĵoj" havas proksimume ducent versiojn muzikigitajn de komponistoj kiel Isaac AlbénizJoaquín Turina. La plej grava el ĉiuj estas la "rimaĵoj" por Bécquer de Isaac Albéniz, ĉar Albéniz estas unu el la plej grandaj komponistoj el la tuta mondo[2]. Tiuj "rimaĵoj" estis ĵus malkovritaj en du partituraj versioj, unu por parolanto kaj dua por la kantisto, kaj estis redaktitaj kiel 'kompleta eldono de "rimaĵoj" de Bécquer fare de la komponisto Isaac Albéniz' por la unua fojo en 2014.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]