Gyöngyi Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyöngyi Szalay
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1968 (1968-03-24)
en Tapolca
Morto 30-an de decembro 2017 (2017-12-30) (49-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gyöngyi Szalay
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Gyöngyi Szalay [djondji salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Gyöngyi estis hungara skermisto (spadisto), dufoja olimpiano, mondĉampiono sepfoje, trejnisto, gimnastika instruisto, municipa politikisto. Ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis Horváth Ernőné, Szalay-Horváth kaj Horváth-Szalay.

Gyöngyi Szalay[1] naskiĝis la 24-an de marto 1968 en Tapolca, ŝi mortis la 30-an de decembro 2017 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyöngyi Szalay komencis skermi en 1978 kaj ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1986. Ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1990, sportgvidistan diplomon post kvin jaroj, plian trejnistan diplomon en 2004 kaj sportpedagogian diplomon en 2005. Ekde 1989 ŝi estis membro de la hungara nacia skerma teamo. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1996 kaj Somera Olimpiko 2000 kun bronza medalo individue, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua sepfoje teame inter 1989-1999. En 2000 ŝi forlasis la aktivan sporton kaj ŝi politikis en municipo de Tapolca. Inter 2002–2005 ŝi estis suburbestro, krome ĝismorte ŝi instruis gimnastikon en la gimnazio. Ŝi havis edzon kaj intertempe ŝi ricevis kelkajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]