György Vadász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Vadász
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1933 (1933-02-18)
en Budapeŝto
Morto 3-an de marto 2024 (2024-03-03) (91-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Toldy Ferenc Gimnázium
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
vdr

György Vadász [djordj vadAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vadász György estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Princo de Buda kaj princino de Pest fare de György Vadász

György Vadász[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1933 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de marto 2024 en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Vadász maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Weichinger, Károly Dávid kaj György Jánossy (arkitekto). Post siaj studoj li laboris en ŝtataj entreprenoj, sed intertempe li finis ankaŭ majstran lernejon. Depost la socialismo li establis propran atelieron. En 1999 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premion Kossuth en 1998, inter 1972-2019 ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Akvorezervujo en Monto Gellért (1975-1981)
  • Memorparko de Mohács (1976)
  • Domoj en Zalaegerszeg (1976-80)
  • Telefoncentralo en Budapeŝto (1981-1986)
  • Loĝdomoj en Székesfehérvár (1994)
  • Urbocentro de Zalaegerszeg (1990-1995)
  • Ekumena kapelo en Sénye (2002)
  • Kulturcentro en Budapeŝto (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]