Gyula Henkey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Henkey
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1920 (1920-12-25)
en Levice
Morto 17-an de aŭgusto 2010 (2010-08-17) (89-jaraĝa)
en Tiszakécske
Lingvoj hungaraslovaka
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo antropologo • oficisto • muzeologo
vdr

Gyula Henkey [djula henkei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Henkey Gyula estis hungara antropologo, oficisto, muzeologo.

Gyula Henkey[1] naskiĝis la  25-an de decembro 1920(nun 1920-12-25) en Levice (Ĉeĥoslovakio) li mortis la 17-an de aŭgusto 2010 en Tiszakécske.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Henkey apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. maturiĝis en slovaklingva gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Interrompe li estis ŝtata oficisto 2 jarojn, en 1945 li akiris juran doktorecon en la universitato. Post la diplomo li estis oficisto en ministerio ĝis 1948, poste li havis jurajn postenojn en ŝtataj entreprenoj ĝis 1959, pli poste li laboris en kulturdoma centro (1960–1969). Li estis antropologo en muzeo de Kecskemét inter 1969–1984, sed li jam faris antropologiajn esplorojn inter 1956-1997. Intertempe li kandidatiĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1992 kaj 2002.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Bács-Kiskun megyei embertani vizsgálatok. (1959)
  • A Bács-Kiskun megyei embertani vizsgálatok és a magyar őstörténet. (1967)
  • Karcag népességének etnikai embertani vizsgálata. (1976)
  • A magyarság kontinuitása magyarországi népességek antropológiai vizsgálata alapján. (1986)
  • A magyarság etnikai embertani képe. (disertaĵo, 1990)
  • Felvidéki magyarok népességtörténete és etnikai embertani képe. (1998)
  • A magyarság katonai segédnépei a IX. és XV. század között. (kunaŭtoro, 2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.