Haavara Interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Haavara Interkonsento (hebree הֶסְכֵּם הַעֲבָרָה‎, heskem haavara, tradukite: "transiga interkonsento") estis interkonsento inter Nazia Germanio kaj cionismaj germanaj judoj subskribitaj la 25an de aŭgusto 1933. La interkonsento estis finita post tri monatoj de negocado fare de la Cionisma Federacio de Germanio, la Angla-Palestina Banko (sub regado de la Juda Agentejo) kaj la ekonomiaj aŭtoritatoj de Nazia Germanio. Ĝi estis grava faktoro por ebligi la migradon de proksimume 60 000 germanaj judoj al Palestino en 1933–1939.[1]

La interkonsento ebligis judojn fuĝintajn el persekutado sub la nova Nazia reĝimo transigi iome el siaj havaĵoj al Britmandata Palestino.[2] Elmigrantoj vendis siajn havaĵojn en Germanio por aĉeti bazajn varojn (fabrikitajn en Germanio) enŝipigotaj al Mandata Palestino.[3][4] La interkonsento estis polemika kaj kritikita de multaj judaj estroj kaj ene de la cionisma movado (kiel la estro de la Reviziisma Cionismo nome Vladimir Ĵabotinskij) kaj ekster ĝi, same kiel fare de membroj de la nazia partio NSDAP kaj de membroj de la germana publiko.[4] Por germanaj judoj, la interkonsento proponis vojon por lasi pli kaj pli malamikan medion en Germanio; por la Jiŝuv, la nova juda komunumo en Palestino, ĝi havigis kaj enmigrantan laborforton kaj ekonomian subtenon; por la germanoj ĝi faciligis la elmigradon de germanaj judoj dum oni rompis la kontraŭ-nazian bojkoton de 1933, kiu havis amasan subtenon inter eŭropaj judoj kiu estis konsiderata de la Germania ŝtato kiel ebla minaco al la Germania ekonomio.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haavara.
  2. Krüger, C. G (2009). The English Historical Review 124 (510). Oxford University Press: 1208–10. https://www.jstor.org/stable/40270563.
  3. Arab-Israeli Wars: 60 Years of Conflict, Ha Avara, ABC-CLIO, Alirita la 7an de majo 2013.
  4. 4,0 4,1 4,2 Yf’aat Weiss, The Transfer Agreement and the Boycott Movement: A Jewish Dilemma on the Eve of the Holocaust Arkivigite je 2023-05-12 per la retarkivo Wayback Machine, Yad Vashem Shoah Resource Center, Alirita la 28an de aprilo 2016.
  5. Francis R. Nicosia The Third Reich & the Palestine question, pp. 41-49.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Avraham Barkai: German Interests in the Haavara-Transfer Agreement 1933–1939, Yearbook of the Leo Baeck Institute 35; 1990, S. 245–266
  • Yehuda Bauer: Jews for sale? Nazi-Jewish Negotiations, 1933-1945, Yale University Press, New Haven, CT, 1996. ISBN 978-0300068528
  • Edwin Black: The Transfer Agreement: The Dramatic Story of the Pact Between the Third Reich and Jewish Palestine, Brookline Books, 1999.
  • Werner Feilchenfeld, Dolf Michaelis, Ludwig Pinner: Haavara-Transfer nach Palästina und Einwanderung deutscher Juden 1933–1939, Tübingen, 1972
  • Tom Segev: The Seventh Million: Israelis and the Holocaust (2000, ISBN 0-8050-6660-8), especially p. 31ff
  • David Yisraeli: "The Third Reich and the Transfer Agreement", in: Journal of Contemporary History 6 (1972), S. 129–148
  • R. Melka: "Nazi Germany and the Palestine Question", Middle Eastern Studies. Vol. 5 No. 3 (Oct., 1969). pp 221–233.
  • Hava Eshkoli-Wagman: "Yishuv Zionism: Its Attitude to Nazism and the Third Reich Reconsidered", Modern Judaism. Vol. 19 No. 1 (Feb., 1999). pp 21–40.
  • Klaus Poleken: "The Secret Contacts: Zionism and Nazi Germany 1933–1941". Journal of Palestine Studies. Vol. 5 No. 3/4 (Spring–Summer 1976). pp 54–82.