Saltu al enhavo

Havenwelten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al Havenwelten en Julio 2009

Havenwelten ("havenmondoj") estas de Bremerhaven, Germanujo, marece karaktera kvartalo, kiu nove estiĝas sur la tereno de Alter Hafen ("malnova haveno") kaj Neuer Hafen ("nova haveno"). Parte la loka aranĝiĝo de la unuopaj komponantoj koheras kun tiu de Ocean Park Bremerhaven ("Oceanparko Bremerhaven") planita por la sama ejo.

Kadre de tiu konstrua ŝanĝproceso Bremerhaven ekhavas novan aspekton inter la butikumejo kaj Vezer-digo. Per la ligado de la kreskitaj strukturoj surtere kun la vastaj akvo-areoj de klasika germana havenurbo estas antaŭenigataj nuntempe la kompleta renovigo kaj samtempa nov-direktigo de la kernurbo de Bremerhaven – ago, por kiu privataj kaj publikaj mondonantoj komune elspezas plurcent milionojn da eŭroj. Aldone al multaj jam establiĝintaj allogaĵoj estiĝu tie pliaj.

Komponantoj de Havenwelten[redakti | redakti fonton]

En Havenwelten troviĝas jenaj aranĝaĵoj:

  • Germana ŝipveturmuzeo (inaŭgurita en 1975 kaj plivastigita en 2000)
  • Zoo am Meer ("Zoologi-parko ĉe l' mar'"; nov-inaŭguro post reformigo en 2004)
  • Germana pri-elmigrinta domo (inaŭgurita la 8-an de Aŭgusto 2005)
  • Hotelo Atlantic Hotel Sail City (inaŭgurita la 1-an de Marto 2008)
  • Conference Center Bremerhaven ("Konferenccentro Bremerhaven"; inaŭgurita la 1-an de Junio 2008)
  • Klimatdomo de Bremerhaven (inaŭgurita la 26-an de Junio 2009)
  • Europa-Center ("Eŭrop-centro")
  • Wohnen am Deich ("loĝado ĉe l' dig'")
  • Lloyd Marina kaj Boardinghouse
  • Teĥniksciencaj parkoj t.i.m.e. Port I kaj t.i.m.e. Port II (t.i.m.e. Port III estas nuntempe konstruata)
  • Butikumcentro Mediterraneo ("Mediteraneo")

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 53° 32′ 35.2″ N 8° 34′ 26.8″ O / 53.543111 °N, 8.574111 °O / 53.543111; 8.574111 (mapo)