Hermann von Salza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann von Salza, pentraĵo el la 17-a jarcento en la domo de la Germana Ordeno en Vieno

Hermann von Salza (prononco [HEaman fon Zalca], n. ĉ. 1165 – m. la 20-an de marto 1239) estis la kvara Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj, servante de 1210 ĝis 1239. Lerta diplomato kun bonaj rilatoj al Frederiko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj la papo, Hermann kontrolis la vastiĝon de la kavalira ordeno al la regiono Prusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hermann von Salza estis naskita al dinastio de nobelaj oficistoj de la landgrafo de Turingio, verŝajne en la kastelo Dryburg en Langensalza. Kun landgrafo Ludoviko la 3-a de Turingio li eble jam partoprenis en la sieĝo de Akreo 1189/91, kiam estis fondita la Ordeno de germanaj kavaliroj. Li eventuale ankaŭ aliĝis al Hermann la 1-a, landgrafo de Turingio, kaj al la grafo Otto von Botenlauben de la domo Henneberg um la krucmilito de 1197 kaj tiam atestis la kronadon de reĝo Aimericus la 2-a de Jerusalemo. La krucmilito estis interrompita per la morto de imperiestro Henriko la 6-a, post kiam la germanaj kavaliroj estis reestablitaj kiel armea ordeno sub Alta Majstro Heinrich Walpot von Bassenheim por certigi la konkeritaajn bienojn de la Sankta Lando. La preciza tempo de la eniro de Hermann en la ordenon estas nekonata, sed li unue prezentiĝas kiel Alta Majstro ĉe la kronado de grafo Johano de Brienne kiel Reĝo de Jerusalemo en 1210. Kiel tia li eble pasigis iom da tempo en la Mediteranea regiono dum la unua jaro de lia regado. Dum tiu ĉi periodo la agadoj de la kavaliroj estis etenditaj de Hispanio ĝis Livonio.

Hermann estis amiko kaj konsilisto de la imperiestro Frederiko la 2-a el la dinastio de Ŝtaŭfoj, por kiu li reprezentis kiel mediaciisto en la papa kurio ekde 1222. La papo Honorio la 3-a ankaŭ rekonis la kapablojn de Hermann, kaj donis al la Ordeno de germanaj kavaliroj egalan statuson kun la Ordeno de Sankta Johano, ankaŭ nomata Kavaliraj Hospitalistoj, kaj la Kavaliraj Templanoj.

monumento pri Hermann en la Kastelo Marienburg

Laŭ peto de reĝo Andreo la 2-a de Hungario en 1211, Hermann gvidis la lokigon de germanaj kavaliroj en la BurzenlandBaseno Barco en Transsilvanio por defendi kontraŭ la kumanoj aŭ polovoj, nomada popolo el la grupo de kipĉakoj. Tamen nobeloj de la Regno de Hungario plendis pri la ĉeesto de la ordeno, timante perdon de politika signifo, kaj la kavaliroj estis devigitaj foriri antaŭ 1225. Dume, Hermann akompanis Frederikon dum la Kvina Krucmilito kontraŭ Damietta en 1219, kaj li estis honorigita pro braveco fare de Johano de Brienne. Hermann poste konvinkis Frederikon entrepreni la Sesan krucmiliton, kaj estis parte respondeca por la geedziĝo de Frederiko kun Jolanda de Jerusalemo, la filino de Johano de Brienne.

Post lia reveno al Eŭropo, Hermann helpis fini konflikton inter Frederiko la 2-a kaj la papeco (nomita "Milito de la Ŝlosiloj") kaj atingis ĉesigi la ekskomunikon de Frederiko. Li tiam estis petita de Konrado la 1-a, duko de Mazovio por batali kontraŭ la nekristana balta etno de praprusoj. Post kiam Hermann akiris aprobon de kaj la papo kaj la imperiestro la kavaliroj komencis sian longan kampanjon al perglava konkero de la regiono Prusio en 1230, kiu fakte celis esti genocido de la praprusoj, sed oficiale nomiĝis "disvastigo de la kristanismo" kaj misiado.

La postaj vizitoj de Hermann al la papo aŭ la imperiestro alportis novajn privilegiojn kaj donacojn al la ordeno. Li ankaŭ povis akiri la enkorpiĝon de la Livonia Frataro de la Glavo en la Germanan Ordenon en 1237. La graveco de la rolo de Hermann kiel mediaciisto inter papo Gregorio la 9-a kaj la imperiestro konsidereblas fakto. Pruvo por tio estis ke ĉiu komunikado inter Frederiko kaj la papo rompiĝis kiam Hermann mortis.

Ene de la kavalira ordeno, aliflanke, la kavaliroj komencis kreski malkontenton pri la foresto de sia Alta Majstro, tiel ke ili revokis lin al Prusio en 1237 kaj igis lin retiriĝi de lia politika vivo. Tamen, li estis malpli sukcesa kiel ordenestro, kaj baldaŭ retiriĝis al Salerno en 1238. Li mortis tie en 1239.