Saltu al enhavo

Ignác Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Nagy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1810 (1810-10-07)
en Keszthely
Morto 19-an de marto 1854 (1854-03-19) (43-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignác NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ignác estis hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, tradukisto, dramisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Ignác Nagy naskiĝis la 7-an de oktobro 1810 en Keszthely. Li mortis la 19-an de marto 1854 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Nagy frekventis mezlernejojn en Gyöngyös, Újvidék, Baja, Pécs, Buda, universitaton en urbo Pest. Komence li interesiĝis pri la germana lingvo, poste elektis la hungaran. En 1831 li eklaboris. Post 2 jaroj li edziĝis spite la patran konsilon. Post la liberecbatalo en 1849 li ricevis permeson por krei revuon Hölgyfutár, dume li verkadis en aliaj gazetoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Egyesüljünk (Ni unuiĝu) 1839 - komedio
  • Uracsok, arszlánnők - elekto el liaj verkoj 1980
  • Hajdan és most (Iam kaj nun) 1845
  • Nagy Ignácz vígjátékai (Komedioj de Ignác Nagy) 1852

Liaj tradukaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]