Imre Babos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Babos [baboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babos Imre estis hungara inĝeniero pri arbaroj, arbaristo.

Imre Babos [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de oktobro 1901 en Makó, li mortis la 4-an de oktobro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Babos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1925. Post siaj studoj li laboris en reĝa arbaro de Ráckeve kiel arbaristo du jarojn, poste li estis vicinĝeniero, en 1938 jam ĉefinĝeniero. En 1944 li estis nomumita konsilisto pri arbaroj, post la 2-a mondmilito arbarestro. Ekde 1948 li laboris en Budapeŝto en diversaj laborejoj aŭ institutoj pri arbaroj, kie li havis signifajn postenojn. Li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis post 3 jaroj. En 1959 li estis nomumita titulara profesoro de la menciita altlernejo. En la sama jaro li ricevis memormedalon.

Li vidviĝis en 1944, poste li denove edziĝis. Li havis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az alföldi erdők helyzete a mai Magyarországon (1943)
  • A Duna–Tisza közi homokterületek erdősítési problémái (1947)
  • Erdőművelés a fatömegfokozás szolgálatában (1952)
  • Magyarország táji erdőművelésének alapjai (1954) - disertaĵo por la doktoriĝo
  • A homokfásítás termőhelytipológiai alapjai (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.