Imre Hegyi (etnografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Hegyi (etnografo)
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1921 (1921-03-17)
en Bakonycsernye
Morto 3-an de decembro 1991 (1991-12-03) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo etnografo • muzeologo • tradukisto
vdr

Imre Hegyi [hedji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hegyi Imre estis hungara etnografo, muzeologo.

Imre Hegyi (etnografo)[1] naskiĝis la  17-an de marto 1921(nun 1921-03-17) en Bakonycsernye, li mortis la 3-an de decembro 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Hegyi (etnografo) maturiĝis en kalvinana kolegio en Pápa en 1939, poste li batalis dum la 2-a mondmilito. Inter 1945–1948 li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste sen iu ajn akuzo li estis trudlaboristo en Sovetunio ĝis 1955. Hejmenveninta li estis muzeologo en la etnografia muzeo, sed post la hungara revolucio de 1956 li estis false deklarita "nefidinda", tial li estis nur simpla laboristo en fabriko. En tiu periodo li akiris diplomon en 1958 en la universitato. Tamen li estis muzeologo inter 1966–1979, poste li pensiuliĝis. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1973, li kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En muzeo en Sopron li havis pensian statuson ĝis 1984. Lia muzea ĉeftemo estis la popola arbara mastrumado. Kelkfoje li tradukis romanojn el Sovetunio. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1979-2003.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a teknővájó cigányok megtelepedéséhez. (1957, 1997)
  • Nemzetiségeink lábbeli viselete. (1964)
  • Rechtshewohnheiten des Volkswaldbesitzes in Ungarn. (1975)
  • Erdőgazdálkodásunk néprajzi formái, különös tekintettel az Északi-Bakonyra. (monografio kaj disertaĵo, 1977)
  • Lilija Beljajeva: Hét év nem számít. (tradukita romano, 1979)
  • Chapters from the Ethnography of Mining. (1985)
  • Poszeidón palotája. (romanetoj, kuntradukinto, 1988)
  • Erdei legelők az Észak-keleti Bakonyban. (1991)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Bakonycsernye (1996)
  • memorĉambro en Bakonycsernye (2002)
  • memorparko en arbaro ĉe Bakonycsernye kun ligna memortabulo (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.