Internacia Katolika Informejo
Etoso
Internacia Katolika Informejo | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1935 vd | |
Fino | 1974 vd | |
Internacia Katolika Informejo (IKI) estis katolika organizo, kiu aktivis pere de Esperanto de 1936 ĝis 1974 en Nederlando. Ĝi eldonis la dumonatan gazeton Vojo-Vero-Vivo, kiu celis prezenti la katolikan kredon kaj katolikajn starpunktojn. Ne-katolikoj povis ricevi la gazeton senpage. Post la 2-a Mondmilito IKI eldonis ĉiujn gravajn dokumentojn el Vatikano en esperanta traduko.
La unua prezidanto de IKI estis Lambert Poell.