Saltu al enhavo

Intervala trejnado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intervala trejnado estas metodo por elformi la eltenivon per serio de samspecaj intensaj ekzercoj (ripetaĵoj) kiuj alternas kun malintensaj ekzercoj (intervaloj) . Anstataŭ la malintensaj ekzercoj eblas ankaŭ simplaj paŭzoj, sed tio ĝenerale montriĝas malpli efika.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.