Saltu al enhavo

István Zsemlits

El Vikipedio, la libera enciklopedio


István Zsemlits
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de julio 1840(nun 1840-07-09)
en Hungario Muraszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 10-an de novembro 1891
en Hungario Felsőlendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
verkisto de religia literaturo
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Zsemlits [iŝtvAn ĵemliĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsemlits István, laŭ slovena dialekto Števan Žemlič estis hungara-slovena katolika pastro. Liaj familiaj nomvariantoj (plej ofte hungare) estis Zsemlics (sama prononco), (slovene) Žemlitš.

István Zsemlits[1] naskiĝis la 9-an de julio 1840 en Muraszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Murska Sobota en Slovenio), li mortis la 10-an de novembro 1891 en Felsőlendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Grad (Slovenio)).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Zsemlits frekventis bazlernejon en Kőszeg, gimnazion en Szombathely, poste li studis teologion. Li pastriĝis en 1863, poste li estis pastro en pluraj lokoj en la regiono. Li estis paroĥestro ekde 1870 en Alsószölnök. Ekde 1887 li servis la katolikan eklezion ĝismorte en Felsőlendva. Li publikigis teologiajn artikolojn en slovena dialekto, hungare kaj germane. Li subskribis kelkajn artikolojn en la hungara kun la pseŭdonimo Szölnöki. Li frue mortis pro tuberkulozo.

Lia ĉefa kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • Návuk od szvétogá potrdjenyá szvesztva (1871)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]